Avo

patro de generinto
(Alidirektita el Geavoj)

Avo estas la patro de la patro aŭ de la patrino de homo. Tiu ĉi homo estas nepo aŭ nepino al sia avo. La patrino de la patro aŭ de la patrino de homo estas la avino. Ambaŭ estas la geavoj. Logike kaj en normalaj kondiĉoj ĉiu homo havas tiele kvar geavojn. La geavoj formas gravan parton de la etenda familio kaj en kelkaj kulturoj eĉ la plej gravan. La patro kaj la patrino de la avo aŭ de la avino estas rilate al la genepoj respektive praavopraavino.

Avo kaj nepo.
Avino ludanta kun nepo.

En la tradiciaj kulturoj, la geavoj ludis klaran rolon rilate al la kroma aŭ eksterordinara zorgado de la infanoj dum la gepatroj laboras ĉu hejme ĉu ekstere. Tio ekmalaperis pro la disvolvigo de la nuklea familio.

La tre familieca traktado fare al geavoj faras, ke en multaj lingvoj kaj kulturoj la vortoj "avo" aŭ "avino" estas anstataŭigitaj ĉefe de la genepoj per karesnomoj. En Esperanto tiuj estas avĉjo kaj ĉefe avinjo.

Kaze ke la gepatroj ne povas havigi la taŭgan zorgadon por la gefiloj, la geavoj povas kaj rajtas plenumi la rolon de tutoroj.

Vidu ankaŭ redakti