Gébé

(Alidirektita el Gebe)

Gébé estas artistnomo de Georges BLONDEAUX, nask. en Villeneuve-Saint-Georges ja la 9-a de julio 1929 mort. ja la 5-a de aprilo 2004, franca desegnisto. Li estis ligita kun la tendencoj de la jaroj 1970-aj post Hipiaj, kaj post Majo 1968. Li iĝis fama pro lia albumo "La jaro 01" kies slogano slogano estis "ni ĉesas pri ĉio! kaj tio ne malĝojas".

Gébé
Persona informo
Naskonomo Georges Marcel Eugène Blondeaux
Aliaj nomoj Gébé
Naskiĝo 9-an de julio 1929 (1929-07-09)
en Villeneuve-Saint-Georges
Morto 4-an de aprilo 2004 (2004-04-04) (74-jaraĝa)
en Champcueil
Tombo Saint-Sauveur-sur-École
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Gébé
Familio
Infano Pascal
Okupo
Okupo bildliteraturisto • kartunisto
vdr

"Jaro 01" reale ekis kiam Gébé, tiam desegnisto en la fervoja nacia firmao de francio SNCF decidis ĉion haltigi: "ne! mi ĉesas iri vendi je tri horojn for de ĉitie ok horojn el mia vivo" kaj deziris ekscii ĉu tiu deziro partigeblis kun aliuloj. La ideo estis ja simpla: oni ĉesas pri ĉio, oni paŝas flanken, oni taksas la malĝojon kaj sensencecon de vivo oferita al la laboraĉo al sistemo, kiu disvastigas malbelon kaj detruon, kiu difektegas la pejzaĝojn kaj detruas la vivojn por elvomi amason da senutilaj varoj. Oni reakiras sian liberon, oni reekas interparoli, interridi, oni improvizas alian vivon, kiel ĝi devus esti: simpla, bela, animplenumiga.
Kinoreĝisoro Jacques Doillon skribas al li, kaj la bildstrioserio iĝas filmon kun amatoraj aktoroj, sed ankaŭ ontaj famuloj kiel Coluche, Gotlib, Miou Miou, kaj Gérard Depardieu en sia unua rolo. La filmo estas sukcesega kaj sumas 500 mil spektintojn.

Por la filmo la fama kanzonisto Alain Souchon komponis "Surtersidi".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti