Gedeon Ladányi
LADÁNYI Gedeon (pro. lada:nji) estis hungara historiisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1872) naskita en Hirip la 24-an de majo 1824 kaj mortinta en Koloĵvaro la 4-an de februaro 1886.
Gedeon Ladányi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1824 en Hrip |
Morto | 4-an de februaro 1886 (61-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto ![]() |
Biografio
redaktiGedeon Ladányi estis instruisto en Nagyszalonta (1847 – 51), poste en gimnazio de Debreceno. De 1860 li estis tie jurakademia profesoro (hungara konstitucihistorio), inter 1872 – 85 en la Universitato de Koloĵvaro (universala historio).
Verkoj
redakti- A magyar alkotmány története (Isk. kézikönyv, Debrecen, 1863);
- A magyar királyság alkotmánytörténete a szatmári békekötésig (I – II., Debrecen, 1871 – 72);
- A modern alkotmányos monarchiai intézmények a középkori államokban (Bp., 1873)