Geja saŭno estas banejo por viroj, kiuj havas seksrilatojn kun aliaj viroj. Tiaj lokoj ne estu konfuzataj kun la publikaj banejoj.

Eksteraĵo de geja saŭno en Prago, Ĉeĥio.

Ne ĉiuj viroj, kiuj vizitas la gejajn saŭnojn sin konsideras gejoj, sendepende de ilia seksa konduto. La saŭnoj por inoj estas maloftaj, kvankam kelkaj ejoj speciale por viroj dediĉas kelkajn noktojn al la lesba publiko.

La saŭnoj ege malsamas laŭ la grando kaj infrastrukturo. La plej malgrandaj havas inter dek kaj dudek ejojn kaj la plej grandaj havas plurajn etaĝojn en kiuj troviĝas diverstilaj vaporbanejoj, akvomasaĝejoj kaj naĝejoj. La plejmulto el ili havas sekajn malsekajn saŭnojn, duŝejojn, kaj privatajn ejojn aŭ “mallumajn ĉambrojn”.

Multaj saŭnoj estas alireblaj pere de membriĝo, dum aliaj per enirpago, en kiuj neplenaĝuloj ne povas eniri. Male al la bordeloj, la klientoj nur pagas la uzadon de la instalaĵoj. La seksa aktivaĵo, se ĝi okazus, ne estas inkluzivata de la ejo mem, sed de la interkonsento de la vizitantoj mem. Diversaj gejaj saŭnoj malkonsilas aŭ malakceptas la prostituon, malpermesante la eniron al la konataj sekslaboristoj.

Tiuj ĉi lokaloj iĝis celo en la geja turismo. Antaŭ la amasa uzado de interreto kaj la posta apero de retpaĝaroj por romantikaj rendevuoj kaj seksaj renkontiĝoj, kie cetere la socia toleremo al la samseksamuloj estis pli limigita, la saŭnoj ludis gravan rolon por la efektiva interagado inter gejoj, speciale por tiuj, kiuj estis en la ŝranko.

La kontraŭuloj de tiaj lokoj diras, ke tie pli facile disvastiĝas Venereaj malsanoj, pro la porokazaj seksrenkontiĝoj inter nekonatoj. Tamen, kelkaj lokaloj kunlaboras kun organizoj kiuj batalas kontraŭ HIV kaj Aidoso, publikigante propagandon pri la sekura seksumado kaj disdonante kondomojn en sia interno por eviti eblajn kontaĝojn.