Malfermi la ĉefan menuon

TopologioRedakti

Orientebla surfacoRedakti

La genro de koneksa, orientebla surfaco estas entjero prezentanta la maksimuman nombron de defalaĵon laŭ fermitaj simplaj kurboj sen akiro de la rezulta dukto malkonektita. Ĝi estas egala al la nombro de ansoj sur ĝi. Alternative, ĝi povas esti difinita por fermita surfaco en terminoj de la eŭlera karakterizo χ, tra la interrilato χ = 2 − 2g, kie g estas la genro.

Ekzemple:

  • Sfero kaj disko havas genron 0.
  • Toro havas genron 1, same kiel la surfaco de taso kun anso.
 
Genro 0
 
Genro 1
 
Genro 2
 
Genro 3

Ne-orientebla surfacoRedakti

La (ne-orientebla) genro de koneksa, ne-orientebla fermita surfaco estas pozitiva entjero prezentanta la nombron de kruco-ĉapoj alfiksita al sfero. Alternative, ĝi povas esti difinita por fermita surfaco en terminoj de la eŭlera karakterizo χ, tra la interrilato χ = 2 − k, kie k estas la ne-orientebla genro.

Ekzemple:

NodoRedakti

La genro de nodo K estas difinita kiel la minimuma genro de ĉiuj Seifert-aj surfacoj por K.

3-dimensia korpoRedakti

La genro de 3-dimensia korpo estas entjero prezentanta la maksimuman kvanton de tranĉoj laŭ enigita disko sen malkonektigo. Ĝi estas egala al la kvanto de ansoj sur ĝi.

Ekzemple:

  • Pilko havas genron 0.
  • Solida toro   havas genron 1.

GrafeteorioRedakti

La genro de grafeo estas la minimuma entjero n tia ke la grafeo povas esti desegnita sen krucigo sin sur sfero kun n ansoj (kio estas orientita surfaco de genro n).

La ne-orientebla genro de grafeo estas la minimuma entjero n tia ke la grafeo povas esti desegnita sen krucigo sin sur sfero kun n kruci-ĉapoj (kio estas ne-orientebla surfaco de (ne-orientebla) genro n).

Algebra geometrioRedakti

Estas difino de genro de ĉiu algebra kurbo C. Kiam la kampo de difino por C estas la kompleksaj nombroj, kaj C havas ne singularaj punktoj, tiam tiu difino koincidas kun la topologia difino aplikita al la rimana surfaco de C (ĝia dukto de kompleksaj punktoj). La difino de elipsa kurbo de algebra geometrio estas ne-singulara kurbo de genro 1.

Vidu ankaŭRedakti