Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Georg FRÖLICH (latinigite: Georgius Laetus; naskiĝinta ĉ. 1500 en Vogtlando) estis germana verkisto kaj urbadministra sekretario en Nurenbergo kaj Augsburg.

Vivo redakti

De liaj junaj jaroj nenio estas konata krom tio kion li mem asertis en antaŭparolo de traduko de Johano Stobeo. Post frekvento de lernejoj (ĉ. 1520) li estis skribisto ĉe la elektoprinco de Palatinato; poste li troviĝis kiel sekretario en Nurenbergo, inter 1526 kaj 1536.

Laŭ nurenbergaj administraj libroj li venis en 1528 en la kancelarian registrejon kaj promociiĝis tie en 1529. Lian gravecon atestas sendiĝo en 1530 al Augsburg kun la juristoj Christoph Scheurl kaj Johann Hepstein laŭ ordono de la urba konsilantaro de Nurenbergo. Laŭ Andreas Osiander, kiu ŝatis liajn konojn de la latina lingvo kaj liajn poemojn, Frölich dum certa tempo anstataŭis por malsana konsilantara sekretario nome Lazarus Spengler (+ en 1534). Tamen li ne povis posteuli lin.

Sekve Frölich preferis iri al Augsburg kie oni ŝategis lin. Tie li amikiĝis kun Thomas Naogeorg. Inter sia deĵorperiodo inter 1536 kaj 1548 li tre meritis en malfacilaj situacioj. Kompense oni pagas al li anticipe la salajron de ok jaroj.

Li ankaŭ laboris leterskribante por la Ŝmalkalda Ligo. Ĉar li sciis ke imperiestro Karlo la 5-a ne ŝatis tion li sentis kreskantan malfavoron por li politike kaj petis pri demisio. Pro neakcepto de maldungo fare de la lokaj responsuloj li alfrontis an aŭgusto 1548 abdikigon laŭ imperiestra ordono.

Post kelkaj jaroj da privata docentado en Kaufbeuren (tie li akiris propran domon en junio 1549) li revidiĝis en Augsburg. De marto 1554 por la daŭro de kvar jaroj li denove deĵoris por la magistrato; ĝi jam en 1552 estis nomumintaj lin konsilisto kaj advokato urba. Bedaŭrinde pli malfruaj faktoj el lia vivo ne estas konataj.

Inter lia amikaro nombriĝis Konrad Geßner, Kaspar Brusch kaj Georg Vogler. Vogler de Frölich nomiĝas bofrato.

Verkista graveco redakti

Menciindas treege inter liaj verkoj Joannis Stobaei Scharpffsinnige Sprüche' (Bazelo 1551): temas pri la unua traduko de aĵoj de Stobeo en la germanan kvankam multaj partoj estas pli perifrazo ol akurata traduko. Tamen interesas lia strebo trovi taŭgajn, jam ekzistantajn germanajn proverbojn kio kulturhistorie interesas. Ĝenerale por la epoko de Reformacio konstateblas ke por multaj eldonistoj gravis antaŭ ĉio facile legebla stilo.

Lerte li ankaŭ germanigis la psalmojn, Verdeutschung aller Psalmen, wie sie Johannes Campensis nach hebräischer Wahrheit in das Latein gebracht (Nurenbergo 1532).

Fonto redakti

  • Franck, Jakob, "Frölich, Georg". Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 8 (1878), p. 136-137 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti