Thomas NAOGEORG (naskiĝinta Thomas Kirchmair la 21-an de decembro 1508 en Straubing, mortinta la 29-an de decembro 1563 en Wiesloch) estis luterana pastro kaj latinlingva poeto. Lia patro Ulrich Kirchmair estis gastejestro, lia frato Stephan karmelano en Vieno.

Thomas Naogeorg(ius), 1545

Vivo redakti

Post la frua morto de la gepatroj Naogeorg iĝis dominikano; en 1525 li deponis la frokon kaj iris Nurenbergon. En 1535 li aperis kiel protestantisma animzorganto en Mühltroff, poste (kun perado de Filipo Melanktono) en Sulza. De 1542 li paroĥestris en Kahla.

Pro kvereloj kun kolegoj kaj ŝato de kalvinismo li fuĝis en 1546 al amikoj al Augsburg (Georg Frölich, Wolfgang Musculus). Samjare li vokiĝis kiel predikisto je Kaufbeuren, en 1548 al Kempten (St. Mang) sed devis abdiki en 1550 pro lia kritikego koncerne la regnan leĝon pri provizora konfesi-reguligo (Augsburger Interim, de 1548). Danke al stipendio de Johann Jakob Fugger li povis studi en 1551 en Bazelo jursciencojn kaj renkontis i.a. Bonifacius Amerbach, Ulrich Iselius, la presiston Johano Oporino. Samjare vokis lin la virtemberga duko kiel hospitalan predikiston al Stutgarto. Post multo da kvereloj li ekaktivis en 1561 kiel supera paroĥestro en Esslingen, de 1563 en Wiesloĉ en kalvinisma elektoprinclando Palatinato.

Graveco verkista redakti

Liaj dramoj parte plurfoje tradukiĝis en la germana kaj ŝatiĝis en tuta Eŭropo. La impona idea dramo Tragoedia nova - Pammachius (1538) montras la mondhistorian procedojn de Eklezio kaj Regno ekde kristanigo: la finalo estas, memkompreneble, la Reformacio de Wittenberg.

Je Mercator seu Iudicium (1539) satire laŭ Aristofano, prezentiĝas la avantaĝoj kaj neavantaĝoj de katolikaj dogmoj kaj luteranisma pravigo .

Politika ŝlosila dramo pri duko Henriko la Maljuna (Brauschweig-Lüneburg-Wolfenbüttel) - kiun Marteno Lutero moktitolis Hans Worst pro laŭdira bruligo de teritorioj de protestantoj laŭ komisio papa - nomiĝas Incendia seŭ Pyrgopolinices (1541). De tri bibliaj dramoj – Hamanus (1543), Hieremias (1551) kaj Judas Iscariotes (1552) – eblas malkovri sociajn kaj konfesipolitikajn problemojn tiutempaj. Ĉi-trilogie Naogeorg kompromitas politikistojn subaĉeteblajn kiuj perfidas la bonajn religiajn novigojn.

Kvin libroj Satyren (1555) temigas problemojn de la kristanisma savo-historio kaj de la virtoj kaj malvirtoj de la homaro. La tie legeblaj atakparoladoj ankaŭ interesas kulturhistorie.

Menciindas krome ampleksaj klerigaj poemoj, ekz. Agricultura sacra (1550) kaj Regnum Papisticum (1553), kie sprite pritraktiĝas diversaj ĝeneralaj demandoj pri la vivo, la sinteno de eklezia hierarkiuloj kaj la konfesia disfendoj .

Liaj tradukoj el la helena en la latinan klare indikas ke Neagor nombriĝis inter la plej bonaj konantoj de la greka lingvo en sia tempo. Ankoraŭ Gotthold Ephraim Lessing laŭdegis liajn latinigojn de verkoj de Sofoklo.

Fonto redakti

  • Roloff, Hans-Gert: "Naogeorg, Thomas". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 729-730 (tie chi interrete)