Duklando Virtembergo

historia germana teritorio

La Duklando Virtembergogermane Herzogtum Württemberg – estis historia regno ene de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en Mezeŭropo, kiu ekzistis inter la jaroj 1495 kaj 1805: antaŭe la teritorio de Virtembergo de la 12-a jarcento ĝis 1495 estis graflando de la Sankta Romia Imperio, kaj en 1806 ĝi estis rangaltigita al reĝlando kaj membris en la Rejna Federacio.

Duklando Virtembergo
Plena origina nomo:
germane Herzogtum Württemberg
 Graflando Virtembergo 1495 – 1803 Elektoprinclando Virtembergo 

ŝtato de Sankta Romia Imperio • eksa administra teritoria unuo • duklando
Geografio
proksimuma situo de Virtembergo (flave) inter aliaj teritorioj de Ŝvabio
proksimuma situo de Virtembergo (flave) inter aliaj teritorioj de Ŝvabio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
duklando
Patrina lando:
Estiĝo:
Pereo:
rangaltigita al elektoprinclando kaj poste reĝlando
Antaŭaj ŝtatoj:
Graflando Virtembergo Graflando Virtembergo
Postsekvaj ŝtatoj:
Elektoprinclando Virtembergo Elektoprinclando Virtembergo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Epoko de konfesia streĉo ĝis 1648 redakti

La 21-an de julio 1495, la germana reĝo Maksimiliano la 1-a en la Imperia dieto en Worms rangaltigis Virtembergon al duklando. Tamen la Habsburga imperiestro ne pretis rezigni pri la pretendo de la historia teritorio duklando Ŝvabio por sia propra dinastio donante la tradician titolon "duko de Ŝvabio" al Eberhardo la 1-a, la unua duko de Virtembergo. Anstataŭe ekestis pli malgranda duklando Virtembergo.

Samjare Eberhardo donis al la duklando sian unuan ŝtatan ordonaron. Post lia morto en 1496 kaj la puĉo de la duklanda reprezentaro kontraŭ la filo Eberhardo la 2-a, la unua duono de la 16-a jarcento sub la duko Ulriko estis karakterizita per krizoj kaj militaj konfliktoj, kiuj nur finiĝis sub duko Kristoforo. Post impostplialtigoj, okazis ribeloj de la kamparanoj en 1514, kiujn Ulriko sange subpremis. Samjare estis finita la traktato de Tübingen, kiu estas konsiderata la plej grava konstitucia dokumento en Virtembergo kaj kiu pluvalidis ĝis 1806.

 
mapo de la duklando Virtembergo en 1559

Post kiam duko Ulriko atakis la imperian urbon Reutlingen en 1519, li estis venkita de la trupoj de la Ŝvaba Federacio sub la gvidado de sia bavara bofrato duko Vilhelmo la 4-a. Forpelita el Virtembergo, Ulriko trovis ekzilon en la pli norda duklando Hesio-Darmstadt kaj vivis en Alsbach. La landon metis sub la Habsburga dinastio imperiestro Karolo la 5-a, tiel ke la ĉefduko Ferdinando de Aŭstrio, la posta germana reĝo, komence ankaŭ estis la suvereno de Virtembergo. Nur en 1534 Ulriko sukcesis kun la helpo de la hesia duko Filipo la 1-a rekapti sian landon. Tamen, post la traktato de Kaaden (nun ĉeĥe Kaaden), Ulriko restis dependa de la Habsburgoj. Post lia reveno el sia ekzilo, Ulriko enkondukis la Reformacion en Virtembergo en 1534. Li estis subtenata de la reformistoj Ambrosius Blarer, Johannes Brenz kaj Erhard Schnepf. Komence la virtemberga vojo de reformacio estis provo peri inter la Reformita Eklezio de Zvinglo kaj Kalvino kaj la Aŭgsburga konfeso], nome la lutera orientiĝo. Ekde 1538 tamen la vojo estis klara por pure lutera reformacio, kiu iris kune kun la sekularigo de ekleziaj posedaĵoj.

En la Tridekjara Milito de 1618 ĝis 1648, la duklando estis unu el la regionoj plej trafitaj de la milito. De 1628 la lando estis pli-malpli konstante sub la kontrolo de eksterlandaj trupoj. Pro la edikto pri restarigo de la katolikaj posedaĵoj al la stato de 1552, validigita en marto 1629 fare de la imperiestro Ferdinando la 2-a, Virtembergo perdis ĉirkaŭ trionon de ĝia teritorio.

Epoko de absolutismo redakti

Kun la Vestfalia Paco de 1648, en kiu la reprezentantoj de Virtembergo negocis la teritorian restarigon de la lando ene de siaj malnovaj limoj, komenciĝis la rekonstruo kaj restarigo de la ekonomiaj kaj administraj strukturoj de la lando. La reĝado de duko Eberhardo Ludoviko, kies patro mortis nur naŭ monatojn post lia naskiĝo, estis tre kontrasta kaj samtempe bredejo por la disvolviĝanta virtemberga pietismo. Ĉi tio inkluzivis ĉefe la grandiozan konstruaĵon de la rezideja palaco Ludwigsburg de 1704, kie ekloĝis Eberhardo Ludoviko kaj lia influa delonga amantino, dum lia edzino restis en Stutgarto. Provoko de la regantaj moralaj ideoj estis la translokado de la ĉefurbo en 1724 al Ludwigsburg. La ekloĝo de hugenotoj kaj valdenanoj signifis novajn, baldaŭ prosperajn vilaĝojn kun loknomoj francaj kaj italaj, kaj kultura protekto kaj subteno de la origina religio kaj lingvo de la enmigrintoj.

Vidu ankaŭ redakti

 
la palaco de Ludwigsburg