Georg SCHERER (ankaŭ Scheerer, Schärer; naskiĝinta en Saalfelden, mortinta la 13-an de aprilo 1528 en Radstadt) estis aŭstra franciskano kiu estis ekzekutita pro sia protestantisma kredo.

bushaltejo en la naskiĝurbo de Scherer portante lian nomon (urbokvartalo Bachwinkl)

Vivo redakti

Post naŭ jaroj da eksterordena, dioceza sacerdoteco Scherer frokuliĝis ĉe la franciskanoj. En 1525, post tri jaroj ĉe ili, Scherer petis eksordenaniĝon ne trovinte ion ĉe la ordenanoj ol avareco, malamo, malunueco, envio kaj diboĉemo.[1]

Dum la tempo de la kamparanaj ribeloj Scherer do komencis prediki en Radstadt laŭ la doktrinoj de Marteno Lutero kaj tri jarojn poste oni akuzis lin antaŭ la salcburga arkiepiskopo Matthäus Lang von Wellenburg esti heretikulo. Scherer estis enprizonigita; karcere oni prezentis al li diversajn demandojn pri kristanismo kiujn li respondis skribe laŭ protestantismaj tezoj. Ĉi tio kvazaŭ taskeblas lia spirita testamento.[2] Laŭ juĝrezulto li estu vive bruligota sed laŭ interveno la verdikto ŝanĝiĝis je bruligo nur post senkapigo. Tuj antaŭ la mortigo Scherer ankoraŭ parolis mallonge publike klarigante sian senkulpecon. La parolado efikis tiel ke oni rezignis pri bruligo de la kadavro kaj permesis normalan entombigon.[3]

Honoroj redakti

  • En lia naskiĝurbo ekzistas strato nomita por li Georg-Scherer-Straße, en Radstadt la strato Schererweg.
  • En Radstadt memorigas onin la ekster la urbocentro situanta luteranisma Preĝejo Repaciĝo pri la ekzekuto de Scherer kaj samtempe pri la forpelo de protestantoj en 1732 dum malfrua fazo de kontraŭreformacio ĉar tiam 70 procentoj de la radstadt-anoj devis forlasi al patrujon.
  • Kirkvande estis muntita memortabulo por Scherer.
  • Lia festotago estas la 13-a de aprilo kiu tamen mankas en la oficiala kalendaro de protestantismaj sanktuloj.

Literaturo redakti

  • Peter F. Barton: Die Geschichte der Evangelischen in Österreich und Südostmitteleuropa. Bd. 1: Im Schatten der Bauernkriege – die Frühzeit der Reformation. Wien 1985, Hermann Böhlaus Nachf. ISBN 3-85073-199-5
  • Gerhard Florey: Geschichte der Salzburger Protestanten und ihrer Emigration 1731–32, Böhlau, Wien 1977, ISBN 3-205-08188-9
  • Judas Thaddäus Zauner: Chronik von Salzburg (Fünfter Theil), eldonejo F.X. Duyle, Salzburg 1803

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. ... im Orden nichts gefunden habe als Neid, Haß, Zank und Uneinigkeit und ein gleißnerisches Leben. - Kp. Josef Schmid: Des Cardinals und Erzbischofs von Salzburg Matthäus Lang Verhalten zur Reformation. Ĉe: Jahrbuch der Gesellschaft für die Geschichte des Protestantismus in Österreich, 21. Jahrgang, Julius Klinkhardt, Wien/Leipzig 1900, p. 138–158.
  2. La tuto legeblas ĉe Barton (1985) p. 281–287.
  3. Zauner (1803), p. 126-127