Preĝejo Repaciĝo (Radstadt)

Preĝejo Repaciĝo (germane: Versöhnungskirche Radstadt) estas protestantisma kirko en Radstadt, Aŭstrujo (Gaismairallee 19). Administre ĝi apartenas al la komunumo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo je stiria Schladming ĉar kolektiĝas ĉi tie ankaŭ la salcburgiaj protestantoj el Radstadt, Altenmarkt, Reitdorf, Flachau, Eben, Mandling, Forstau, Untertauern kaj Obertauern.

la protestantisma kirko en Radstadt kun stratoŝildo Schererweg malfone

Historio redakti

Radstadt gravis en la frua historio de protestantoj en Aŭstrujo kiam la eksa franciskano kaj luterana predikisto Georg Scherer aktivis surloke. Li estis ekzekutita en Radstadt en 1528. Memore al li atributon pri repaciĝo oni donis 460 jarojn pli malfrue al la kirko kaj ties komunumo; tiel oni volis meti fortan signon de ekumenismo. Samtempe estu honorataj la multo da protestantoj kiuj devis forlasi sian patrujon ĉefe en la direkto de Eosta Prusujo laŭ princĉefepiskopa ordono dum tre malfrua fazo de kontraŭreformacio.

Novkonstruo de preĝejo kaj paroĥa centro efektiviĝis inter 1993 kaj 1995 laŭ planoj de la hallein-a arĥitekto Jakob Adlhart. La konsekron faris en la 2.6.1996 episkopo Herwig Sturm de la Evangelia Eklezio de Aŭgsburga konfeso de Aŭstrujo.

Arĥitekturo redakti

La komplekson konstituigas la kirko kun masiva turo kaj flanke apudanta paroĥestra domo kun porfidelulara salonego. La longe malsuprentrenita groptegmento ankoraŭ plie nuancigas unuiĝintan kompleksan econ. Ĝi intence imitas regione karakterizajn tipojn. La interno frapiĝas per imponaj lignaj formoj.

Kirkovande troviĝas memortabulo por Georg Scherer.

Literaturo redakti

  • Christian Brugger, Heimo Kaindl, Antje Senarcies de Grancy: Evangelische Kunst und Kultur in der Steiermark. Leykam, Graz 1996, ISBN 3-7011-7340-0, p. 205.

Eksteraj ligiloj redakti

47.3848113.45404