George Ray TWEED (n. la 2-an de julio, 1902 – m. la 16-an de januaro, 1989) estis radiofoniisto en la usona mararmeo antaŭ kaj dum la 2-a mondmilito. Li estis la ĉefradiofoniisto en Gvamo je la komenco de la milito, kaj jam 16 jarojn mararmeano. La japana militistaro ekbombis Gvamon la 8-an de decembro, 1941, kaj invadis du tagojn poste. Tweed kaj kvin aliaj soldatoj iris en la ĝangalon por kaŝi sin anstataŭ fariĝi militkaptitoj. La japanaj militistoj serĉadis la eskapintojn, kaj anoncis ke se ili ne kapitulacos ĝis la fino de 30 tagoj, oni senkapigos ilin post kapto. Neniuj kapitulacis, sed la japanoj kaptis (kaj ja senkapigis) triopon, kaj mortpafis la aliajn du. Tweed estis la sola, kiun oni ne kaptis. Ili ankaŭ mortigis gvamanojn, kiujn ili suspektis pri helpado al la kaŝitoj.

George Tweed
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1902 (1902-07-02)
en Oregono
Morto 16-an de januaro 1989 (1989-01-16) (86-jaraĝa)
en Lunarkurbo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo militisto
vdr

Tweed sukcesis kaŝi sin dum 31 monatoj, komence loĝante diversloke en la ĝangalo aŭ pasloĝante ĉe lokano Tommy Tanaka, poste dum 22 monatoj loĝante en kavo ĉe la supro de alta klifo ne facile alirebla. Lin helpis iu lokano, Antonio Artero, kiu alportadis manĝaĵojn ktp. Finfine, la 10-an de julio, 1944, nelonge antaŭ la komenciĝo de la Batalo de Gvamo, kiam li sukcesis signali al du usonaj militŝipoj. Lin forsavis boato de unu el la destrojeroj, USS McCall.

Pro sia heroeco, oni premiis lin je la Legio de Merito kaj rangaltigis. Post la milito li revenis kaj donis aŭtomobilon (donacitan de General Motors) al s-ro Artero pro la longdaŭra helpado. Li mortis en aŭtomobila akcidento en 1989, kaj estas enterigita en la tombejo Eagle Point National Cemetery en Oregono.

Lia historio estas mallonge rakontita en oficiala usona mararmea dokumentfilmo pri la Batalo de Gvamo, kaj pli detale en lia libro eldonita en 1945[1]. Lia konduto dum kaj post la milito tamen estis polemika temo por multaj gvamanoj. Li estis la fokuso de la unua politika manifestacio en Gvamo, en 1946.[2]; kaj alia perspektivo pri lia eskapo estas rakontita de William Manchester en sia libro Goodbye, darkness (p. 280).[3]. La filmo No Man Is an Island[4], aperinta en 1962, estas drama prezento pri lia historio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti