Georginio Wijnaldum

Georginio Wijnaldum (prononco laŭ sistemo IFA ʒɔrˈʒiɲoː ʋɛi̯ˈnɑɫdʏm), per plena nomo Georginio Gregion Emile Wijnaldum (naskiĝis la  11-an de novembro 1990(nun 1990-11-11) en Roterdamo, do nun 33-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2011 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matxoj, li ekde la jaro 2011 estas profesia futbalisto en la klubo PSV Eindhoven, antaŭe li kvar jarojn profesiis en la klubo Feyenoord Roterdamo, en kies futbala akademio li trejniĝis ekde la 14-a vivjaro. En la jaroj 2005 ĝis 2013 li sinsekve ankaŭ estis membro de la naciaj teamoj de junuloj sub 17, 19 kaj 21 jaroj. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "20".

Georginio Wijnaldum
Persona informo
Naskonomo Georginio Gregion Emile Wijnaldum
Naskiĝo 11-an de novembro 1990 (1990-11-11) (33-jaraĝa)
en Roterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)oj Rajiv van La Parra • Giliano Wijnaldum
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
la futbalisto en 2016