Georgo Saville

(Alidirektita el Georgo SAVILLE)

Georgo SAVILLE, (naskiĝis la 3-an de majo, 1879 Sanfrancisko, mortis la 2-an de januaro 1962[1]), usona juda bakisto, vivinta inter sia 2-a kaj 17-a jaro en Pollando. En la bakista sindikato de Sanfrancisko li batalis por oficialigo de la angla lingvo inter la plejparte germanlingva membraro. En 1921 en Novjorko li ellernis Esperanton, aliĝis al SAT kaj 8 jarojn estris Novjorkan SAT-anaron. Por Sennaciulo li verkis multajn artikolojn kun ekonomiaj kaj politikaj temoj. En la historion de la movado li enskribiĝis per tri eldonitaj tradukoj:

Georgo Saville
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1879 (1879-05-03)
Morto 2-an de januaro 1962 (1962-01-02) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
1930 - Jack London La Fera Kalkanumo, SAT Leipzig (tiun tradukon rekomendas Fernando de Diego studi kiel modelon de malbona traduko) - 362 p.
1936 - Hendrik Willem van Loon Rigardu la Teron, Budapest: Literatura Mondo - 454 p. : ilustr.,
1938 - Michael Gold Judoj sen mono, Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, Amsterdam (represita en 1974 de Dansk Esperanto-Forlag) - 221 p.

Referencoj redakti

Rimarkoj redakti

La naskiĝjaro 1879 indikita en EdE ne akordas kun la Antaŭparolo de La Fera Kalkanumo, kie Georgo Saville asertas, ke li ekkonis persone Jack London en 1904, kiam li havis nur 19 jarojn. Laŭ tio li devus naskiĝi en 1885.

Eksteraj ligiloj redakti


EdE-S

Georgo SAVILLE, usonano, judo, bakisto. Nask. 3 majo 1879 en San Francisco; de la 2-a ĝis 17-a jaro li vivis en Pollando. En sia bakista sindikato en S. F., kies anoj parolis plejparte germane, S (kun la helpo de usonaj patriotoj) ĉiam batalis por ke oni oficialigu la anglan lingvon, kiel interkomprenigilon por la poliglota membraro. En tio ili finfine sukcesis kaj unu lingvo plifratigis la anaron. En 1921 fariĝis E-isto (jam en New York), poste SAT-ano kaj li gvidis dum 8 jaroj la Nov-Jorkan SAT-anaron. Li verkis multajn artikolojn pri ekonomiaj kaj politikaj temoj, ĉefe por S-ulo. Trad. „La fera kalkanumo“ de Jack London, 359 p., 1930. En manuskripto „La historio de la homaro“ de Van Loon ktp.