Geositta
Geositta estas genro de Paseroformaj birdoj en la familio de Furnariedoj, nome Furnariidae. Ili estas konataj kiel ministoj (malkonfuzenda kun la nerilataj ministoj, Manorina, de Aŭstralio) pro la tuneloj kiujn ili elfosas por nestumado. Estas 11 specioj kiaj la kampoministo (Geositta poeciloptera) kiu estis iam klasita en propra genro, nome Geobates. Ili loĝas en malferma kamparo en Sudameriko, partikulare en regionoj de Andoj kaj Patagonio. Ili estas grundoloĝantaj birdoj, iom similaj al alaŭdoj kaj al enantoj de aliaj kontinentoj. Ili estas ĉefe tutbrunaj kaj ofte havas tre longajn kaj sveltajn bekojn.
Specilisto
redakti- Perua ministo, Geositta peruviana
- Ordinara ministo, Geositta cunicularia
- Fajnbeka ministo, Geositta tenuirostris
- Suda ministo, Geositta antarctica
- Sablopuga ministo, Geositta isabellina
- Malhela ministo, Geositta saxicolina
- Griza ministo, Geositta maritima
- Puna ministo, Geositta punensis
- Ruĝastria ministo, Geositta rufipennis
- Kampoministo, Geositta poeciloptera
- Dikbeka ministo, Geositta crassirostris
Bibliografio
redakti- Jaramillo, Alvaro; Burke, Peter & Beadle, David (2003) Field Guide to the Birds of Chile, Christopher Helm, London
- South American Classification Committee (2007) A classification of the bird species of South America, part 6. Retrieved 08/06/07.
- Alexander Skutch: Antbirds and Ovenbirds: Their Lives and Homes (Corrie Herring Hooks Series), 1996 - ISBN 0-292-77699-3