Gerónimo de Aguilar

GerónimoJerónimo de Aguilar (Écija, provinco Sevilo, 1489 - Nova Hispanio, 1531) estis hispana kleriko. Kelkaj fontoj citas lin kiel subdiakono kaj aliaj kiel monaĥo. Li alvenis al Ameriko kun Juan de Valdivia; li estis kaptita de la majaoj de Jukatano, kun kiuj li vivis inter 1511 kaj 1519, jaro en kiu li estis savita fare de Hernán Cortés, por kiu li servis kiel interpretisto en la maja lingvo kaj kun kiu li partoprenis en la konkero de Meksiko.

Gerónimo de Aguilar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1488 (1488-11-30)
en Écija
Morto 30-an de novembro 1530 (1530-11-30) (42-jaraĝa)
en Pánuco
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esploristo • tradukisto
vdr