Malfermi la ĉefan menuon


Gerard KELLER (naskiĝinta la 13-an de februaro 1829 en Gouda, mortinta la en januaro 1899 en Arnhem) estis nederlanda verkisto.

Gerard Keller
Gerard Keller.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1829 (1829-02-13)
en Gouda
Morto 10-an de januaro 1899 (1899-01-10) (69-jara)
en Arnhem
Lingvoj nederlanda lingvo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Profesio
Profesio tradukistoĵurnalistoverkisto
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj verkistadoRedakti

Li ricevis lernejan edukadon en Den Haag kaj iĝis en 1850 stenografo de la Ĝeneralaj ŝtatoj. En 1864 li transprenis la redaktadon de »Arnhemsche Courant«. El liaj verkoj menciindas antaŭ ĉio liaj vojaĝrakontoj: »Een zomer in het noorden« (1861); »Een zomer in het zuiden« (1864); »Het belegerde Parijs« (1871) kaj »Het vermoorde Parijs« (1872); »Weenen. Bezoek aan Wilhelmshöhe, Dresden, Praag etc.« (1873); »Waldeck in vogelvlucht« (Haarlem 1879); »Eŭropa in al zijn heerlijkheid geschetst« (Rotterdam 1877–80) kaj »Amerika in beelden schrift« (1887).

Sed li skribis ankaŭ multajn novelojn (kolekto de 1881, Den Haag, en kvin volumoj), el ini famas »Van huis« (1867) kaj »Overkompleet« (1871); krome »Onze Minister« (1883); »Flikkerende vlammen« (1884) kaj »Nemesis« (1885).

Ne forgesendas liaj agadoj arthistoriaj kiam li estis redaktisto de »Kunstkroniek«; ankaŭ porjunularaĵon li verkis kaj komediojn: »De dochter van den barbier« (1878), »Het blauwe lint« (Haag 1881), »Het gevaarlijk nichtje« (1884).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, S. 824, kio legeblas tie ĉi interrete.