Gerarda Johanna Cornelia DE WAART (naskiĝis la 25-an de junio 1887 en Dordrecht, mortis la 23-an de septembro 1937 en Hilversum) estis nederlanda esperantisto. De Waart esperantistiĝis en 1925. Ŝi propagandis Esperanton en Portugalio en 1929 per diversaj paroladoj. En la aŭtuno de 1929 ŝi gvidis kurson por la Popoluniversitato en Hilversum, kaj post Ia kurso fondis sekcion de nederlanda neŭtrala asocio La Estonto Estas Nia (LEEN). Poste ŝi gvidis kursojn por komerclernejo, klerigadkursoj, organizitaj de la urbo kaj tiel plu. De Waart propagandis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Hilversum kaj fondis du aliajn sekciojn de LEEN.

Gerarda de Waart
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1887 (1887-06-25)
en Dordrecht
Morto 23-an de septembro 1937 (1937-09-23) (50-jaraĝa)
en Hilversum
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.