Gerhoh von Waldeck

Gerhoh von WALDECK (ankau: Geobaldus von Waldeck; † 1359) estis germana teologo kaj inter 1354 kaj 1359 episkopo de Chiemsee.

Gerhoh von Waldeck
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 1359
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo kanoniko • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Chiemsee
Dum inter 1354 kaj 1359
Sekvanto Hugo von Schärfenberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Gerhoh eble originis el la diocezo de Freising, eble ankau el la familio de la Waldeck-oj kiuj plenumis ministeriajn funkciojn en Salcburgio kaj Gurk. En 1322 li studentis ĉe la Universitato de Bolonjo kaj ekde 1348 li estis kanoniko de la katedralo de Salcburgo. Tie ĉi li dekanis en 1350.

Post la morto de Konrado de Liechtenstein en novembro 1354 la salcburga arkiepiskopo Ortolf von Weißeneck nomumis lin posteulo sur la trono en Chiemsee. Konfirmo papa venis en decembro 1354. Kiel helpepiskopo Gerhoh memkompreneble ankaŭ agadis en Salcburgio. En 1359 li konsekris Mario-kapelon ene de Chiemseehof kiun konstruigis lia antaŭulo.

Ne konataj estas mortodato en la 1359-a jaro (eble la 7-a de septembro), nek la loko de lia entombigo.

Literaturo redakti

  • Manfred Heim: "Gerhoh (Geobaldus) von Waldeck († 1359)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198 bis 1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 131