Germán Garmendia estas ĉilia kreanto de aŭdvidaj produktoj je interreta videospektejo Youtube. Lia precipa konto de Youtube nomiĝanta HolaSoyGerman estas inter la 30 plej abonataj kontoj en la mondo kaj nuntempe havas 40,7 milionojn da abonantoj. Alia konto, kies nomo estas JuegaGerman, kaj devenas el la sama kreanto, ankaŭ ekzistas kaj 39 milionoj da personoj estas abonataj al tiu.[1][2]

Germán Garmendia
Persona informo
Naskonomo Germán Alejandro Garmendia Aranis
Naskiĝo 25-an de aprilo 1990 (1990-04-25) (33-jaraĝa)
en Copiapó
Lingvoj hispanaangla
Loĝloko Miamo
Ŝtataneco Ĉilio
Familio
Amkunulo Lenay
Okupo
Okupo jutubisto • komikistokantistokantoverkistoverkisto
vdr

Garmendia agadis ankaŭ en muziko kaj en aprilo 2016 formis muzikgrupon nome Ancud kun sia frato Diego. En aprilo 2016 li publikigis sian unuan libron titolitan #Chupaelperro.

Notoj redakti