Copiapó (urbo)
Copiapó [kopjapo] estas urbego kaj universitata urbo en norda Ĉilio en Regiono Atakamo, en la samnoma provinco. Ĝi estas regiona kaj provinca ĉefurboj.
Copiapó | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1530000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 804 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 4 397 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 22′ S, 70° 20′ U (mapo)-27.3665-70.3323Koordinatoj: 27° 22′ S, 70° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 383 m [+] | ||
Areo | 34,3 km² (3 430 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 158,438 en 2012
- Supermara alteco: 391 m
- Areo: 16,681 km²
- Telefonkodo: (+56) 52
- Poŝtkodo: 1530000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 27° 21′ 59″ S 70° 19′ 59″ U / 27.36639 °S, 70.33306 °U (mapo)
GeografioRedakti
Copiapó situas laŭ la samnoma rivero (ofte seka) en la samnoma valo Copiapó. .La urbego estas ĉirkaŭita de la Atakama-Dezerto. Pacifiko troviĝas 65, La Serena (Ĉilio) 297, Coquimbo 304, Antofagasta (urbo) 413, Viña del Mar 638, Valparaiso 644, Santiago de Ĉilio 677, Rancagua (Ĉilio) 757, Iquique 797, Arica 988, Chillán 1041, Talcahuano 1072, Koncepciono 1083, Temuco 1282, Puerto Montt 1587, Punta Arenas 2868 km.
HistorioRedakti
La teritorio estis kultivita jam antaŭ la Inkaa Imperio. Vilaĝo San Francisco de la Selva de Copiapó (pro sia denskreska vegetaĵaro) estis fondita en 1744. En la 19-a jarcento oni trovis en la proksimeco arĝentojn kaj kuprojn, eĉ pro la liverado oni konstruis fervojon en 1850. En 2015 neatendita inundo kaŭzis katastrofon en la urbo.
EkonomioRedakti
En Copiapó estas la minado la plej granda ekonomia agado, sed estas ankaŭ signifa . agrikulturo (vinberoj, olivoj, tomatoj, avokadoj, citrusoj). En la urbego rafinejo pri kuproerco funkcias. Komerco kaj turismo formiĝis en la lastaj jaroj.
TrafikoRedakti
Ĉefvojo nordo-sudo trairas Copiapón, krome estas ŝoseo tra Andoj al Argentino.
KlimatoRedakti
Copiapó havas dezertan klimaton. Jare pluvas nur po 19 mm, inter septembro-februaro ne pluvas (tamen en la jaroj 1970, 1978, 1990, 1992, 1993, 1998 neniam pluvis). La temperaturo malofte falas sub frostopunkto, male foje mezuris 30 °C.
VidindaĵojRedakti
- kirkoj
- regiona kaj minerala muzeoj
- Ligna Fervoja Stacidomo (signifa historia monumento.
LokanojRedakti
ĜemelurbojRedakti
- Katamarkio, Argentino
- Kordobo (Argentino), Argentino
- La Rioja (Argentina urbo), Argentino
- Santiago del Estero (urbo), Argentino
- Jiujiang, Ĉinio
- Nanĉano, Ĉinio
- Panyu, Ĉinio
- Pinĝiang, Ĉinio
- Ruichang, Ĉinio
- Castelló, Hispanio
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala paĝo Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- mapo, distancoj
- [1] angle