San Fernando del Valle de Catamarca
San Fernando del Valle de Catamarca (pli longe Catamarca) estas urbego kaj diocezo en nordokcidenta Argentino en provinco Katamarkio, kie estas ties ĉefurbo.
San Fernando del Valle de Catamarca | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Argentino komunumo urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | K4700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 159 139 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 399 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 28′ S, 65° 47′ U (mapo)-28.468611111111-65.779166666667Koordinatoj: 28° 28′ S, 65° 47′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 500 m [+] | ||||
Areo | 399 km² (39 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Fernando del Valle de Catamarca [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 28° 28′ S 65° 47′ U / 28.467 °S, 65.783 °U (mapo)
- Areo: 684 km²
- Loĝantaro: 141 260
- Supermara alteco: 500 m
- Horzono: UTC-3h
- Poŝtkodo: K 4700
- Telefonkodo: +54 3833
Geografio
redaktiCatamarca situas sur montetaro laŭ rivero ĉe piedoj de Andoj. Santiago del Estero (urbo) troviĝas 167, San Miguel de Tucumán 192, Kordobo (Argentino) 361, Saltaurbo 411, Mendoza (urbo) 570, Resistencia 677, Corrientes (urbo) 692, Rosario 699, Formosa (Formosa) 793, Bonaero 958, Posadas (Argentino) 980, La Plata 1032, Mar del Plata 1307 km.
Historio
redaktiEn 1558 hispanoj fondis tie ĉi vilaĝon, kies nomo estis Londres. Ĝi ne estis stabila aŭ konstanta vilaĝo ĝis 1683. Post 5 jaroj la fervoja linio jam atingis la vilaĝon. En 1694 la loko iĝis pli grava, kiu defendis kontraŭ atakoj de indianoj, krome kirko kaj franciskana monaĥejo konstruiĝis. En la sekvaj jarcentoj la evoluo estis malrapida.
Ekonomio
redaktiEn Catamarca oni okupiĝas pri agrikulturo spite tion, ke irigacio necesas. En la ĉirkaŭaĵo oni kreskigas fruktojn, vinberojn kaj kotonojn, sed gravas ankaŭ la brutobredado. En la urbo oni prilaboras la nutraĵojn, la plej menciinda estas produktado de vinoj. Ankaŭ minejoj funkcias, kie oni minadas orojn, arĝentojn, kuprojn kaj stanojn.
Klimato
redaktiEn Catamarca la averaĝa temperaturo varias inter 14-28 °C, sed en decembro kaj januaro tio estas 34 °C (la rekordo estis 43 °C), en junio kaj julio 4 °C. Jare pluvas po 459 mm.
Trafiko
redaktiApud Catamarca internacia flughaveno, en la urbo mem impona finhaltejo por aŭtobusoj funkcias.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- [1] angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-05-12 per la retarkivo Wayback Machine