Germana Esperanto-Revuo

(Alidirektita el Germana Esperanto-revuo)

Germana Esperanto-Revuo inter la jaroj 1954 kaj 1974 estis la oficiala bulteno de Germana Esperanto-Asocio. La informilo ĉiumonate aperis en formato 29,7 x 21 centimetroj. Pli-malpli la duono de la enhavo estis en Esperanto kaj la alia duono en la germana lingvo, kaj kutime sur ĉiu paĝo miksiĝis ambaŭ lingvoj. Ĝi konstituis daŭrigon de la antaŭa publikigaĵo Esperanto-Post de Germana Esperanto-Asocio, kiu aperis inter oktobro 1948 kaj la fino de 1953 - laŭ sama lingva miksiĝo germana-esperanta kaj en identa formato: Fakte la - unua - jarkolekto de Germana Esperanto-Revuo en 1954 nomiĝis "sepa jarkolekto", do la jaroj de la eldonaĵo Esperanto-Post estis kunkalkulitaj.

Germana Esperanto-Revuo N-ro 2 Februaro 1956

Parto de la eldonaĵo Germana Esperanto-Revuo estis ĉiumonata bulteno "Nia Voĉo" de Germana Esperanto-Junularo, kiu do aperis same monate inter la jaroj 1954 kaj 1974. Kompreneble ankaŭ la antaŭa eldonaĵo Esperanto-Post havis artikolojn pri junularaj Esperanto-eventoj, kiuj tamen aperis miksite kun alitemaj artikoloj.

Eksteraj ligiloj redakti