Getúlio

brazilo filmo de 2014

Getúlio estas brazila filmo, lanĉita en 2014, temanta pri la finaj momentoj de la krizo kiu kaŭzis la morton de la prezidanto Getúlio Vargas, dum la 19 tagoj antaŭ la 24-a de aŭgusto 1954.

Getúlio
filmo
Originala titolo Getúlio
Originala lingvo brazilportugala lingvo
Kina aperdato 1 maj. 2014
Ĝenro filma dramo, filmbiografio, historifilmo, politika filmo
Reĝisoro(j) João Jardim
Produktisto(j) Pedro Borges • Carla Camurati • Carlos Diegues
Filmita en Rio-de-Ĵanejro
Loko de rakonto Rio-de-Ĵanejro
Muziko de Federico Jusid
Rolantoj Tony Ramos • Drica Moraes • Alexandre Borges • Leonardo Medeiros • Fernando Luís • Marcelo Médici • Alexandre Nero • Jackson Antunes • Clarisse Abujamra • Michel Bercovitch • Thiago Justino • Daniel Dantas • Murilo Elbas • José Raposo • Paulo Giardini • Murilo Grossi • Gillray Coutinho • Paula Braun • Caco Baresi • Fernando Eiras
Honorigoj Grande Prêmio do Cinema Brasileiro 2015 • Grande Prêmio do Cinema Brasileiro 2015 • Grande Prêmio do Cinema Brasileiro 2015
IMDb
vdr

Ĉe la Brazila Kinejo Grandpremio 2015, la filmo gajnis tri premiojn: Ĉefaktoro; Plej bona Artdirektoro kaj bona ŝminko.

La filmo estis prezentita la 1-an de majo 2014. La ĉefaj roloj estas Tony Ramos, en la rolo de Getúlio Vargas, kaj Drica Moraes en la rolo de Alzira Vargas, filino kaj konsilisto de la prezidanto.

Temo redakti

La filmo pritraktas la lastajn 19 tagojn de la vivo de Getúlio Vargas, dum kiuj li izolis sin en la Palaco Catete, kiam liaj kontraŭuloj akuzis lin esti la plancerbo de la atako de la strato Tonelero kontraŭ la ĵurnalisto Carlos Lacerda.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti