Giant Bomb (esperante Giganta Bombo) estas usona videoluda retejo kaj vikio, kiu ĉefe proponas ludovideojn fare de influistoj aŭ famuloj, komentariojn, novaĵojn, kaj recenzojn. Ĝi estis kreita de la eksaj redaktoroj de GameSpot Jeff Gerstmann kaj Ryan Davis. La retejo estis elektita de la revuo Time kiel unu el la 50 plej rimarkindaj retejoj de 2011. Origine parto de Whiskey Media, la retejo estis akirita de CBS Interactive en marto 2012, poste vendita al Red Ventures en 2020, kaj tiam al Fandom en 2022.

Giant Bomb
video game news website • vikio • video game database vd
Dum 6-a de marto 2008 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Jeff Gerstmann • Ryan Davis vd
Sidejo San-Francisko
Lando Usono
Posedata de Red Ventures • Paramount Streaming vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Post kiam li perdis sia postenon kiel redakcia direktoro de GameSpot, Gerstmann komencis labori kun teamo de retaj inĝenieroj por krei novan videoludan retejon. Lia intenco estis krei "amuzan videoludan retejon"[1] kiu ne tro peze traktus la komercan flankon de la ludo-industrio. La ĉefa redakcia stabo de la retejo konsistis ĉefe el iamaj redaktoroj de GameSpot. Giant Bomb estis malkaŝita la 6-an de marto 2008, unue kiel blogo. La kompleta retejo estis lanĉita la 21-an de julio 2008. La oficejoj de Giant Bomb situis origine en Sausalito, Kalifornio, antaŭ ol translokiĝi al San-Francisko en 2010, kun dua oficejo establita en Novjorko en 2014. Post la pandemio de KOVIM-19 en 2020, ambaŭ oficejoj estis fermitaj kaj la retejo permanente adoptis foran labormedion.

Enhavo de Giant Bomb estas kreita la stabo de la retejo same kiel de ĝia komunumo, kiu kontribuas al la videoluda datumbazo de la retejo. Tiu vikio estas malfermita al redaktado de ĉiuj registritaj uzantoj. La stabo de Giant Bomb kovras videoludajn novaĵojn kaj novajn eldonojn en formo de videoj, skribitaj artikoloj kaj podkastoj. Ilia semajna podkasto, Giant Bombcast, aperas ĉiumarde, kaj kovras la videoludan industrion same kiel okazaĵojn pri la retejo mem. Giant Bomb produktas kelkajn regulajn videoseriojn inkluzive de Quick Looks, 20–90 minutaj neredaktitaj komentoj pri lastatempe eldonitaj videoludoj.

Referencoj

redakti
  1. X-Play interview-Jeff Gerstmann. G4. March 6, 2008. Archived from the original on August 29, 2008.

Eksteraj ligiloj

redakti