Girl with a Pearl Earring (filmo)

Girl with a Pearl Earring (Junulino kun perla orelringo) estas brita/luksemburga filmo de Peter Webber, aperinta en 2003.

Girl with a Pearl Earring
filmo
Originala titolo Girl with a Pearl Earring
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2003, 23 sep. 2004, 12 dec. 2003
Ĝenro filma dramo, filmbiografio, filmo bazita sur romano, amafera filmo
Kameraado Eduardo Serra
Reĝisoro(j) Peter Webber
Produktisto(j) Anand Tucker • Andy Paterson
Scenaro Olivia Hetreed • Tracy Chevalier
Filmita en Amsterdamo
Loko de rakonto DelftNederlando
Muziko de Alexandre Desplat
Rolantoj Colin Firth • Scarlett Johansson • Tom Wilkinson • Cillian Murphy • Judy Parfitt • Essie Davis • Joanna Scanlan • Alakina Mann • Rollo Weeks • Anna Popplewell • John McEnery • Christopher McHallem • Geoff Bell • Gintare Parulyte
Produktinta firmao Archer Street 
Delux Productions 
UK Film Council
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto
IMDb
vdr
Johannes Vermeer: Junulino kun perla orelringo

Temo redakti

Delft, en la 17-a jarcento, ora epoko de nederlanda pentrarto. Por helpi siajn gepatrojn vivantajn en mizero, la juna kaj rave bela Griet dungiĝas kiel servistino en la domo de pentristo Johannes Vermeer. Ŝi prizorgas purigadon kaj la ses infanojn de la pentristo. Familio Vermeer havas financajn malfacilaĵojn, tamen ne volas ke tio sciiĝu. Iom post iom, la dommastrino montras teruran ĵaluzon kontraŭ Griet. Kaj Cornelia, unu el siaj filinoj, kiu malamas Griet, provas forpeli la junan servistinon. Sekve Griet devas fariĝi diskreta kaj tre obeema. Aferoj komplikiĝas kiam la pentristo rimarkas ŝian sentemecon kaj mildecon. Li iom post iom enkondukas ŝin en sian universon. Ju pli firmiĝas ilia intimeco, des pli disvastiĝas skandalo en la urbo.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti