Gjakova (albane : GjakovaGjakovë ; serbe en latina skribo: Đakovica, serbe en cirila skribo: •аковица) estas urbo situanta en la samnoma distrikto en okcidenta Kosovo. Laŭ la censo, (2011) la urbo havis 40,827 loĝantojn, kaj la metropolo havis 94,556 loĝantojn [1].

Gjakova
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50000
Demografio
Loĝantaro 40 827  (2011) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 20° 26′ O (mapo)42.382520.435555555556Koordinatoj: 42° 23′ N, 20° 26′ O (mapo) [+]
Alto 360 m [+]
Areo 586 km² (58 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gjakova (Serbio)
Gjakova (Serbio)
DEC
Gjakova
Gjakova
Situo de Gjakova
Gjakova (Kosovo)
Gjakova (Kosovo)
DEC
Gjakova
Gjakova
Situo de Gjakova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gjakovë [+]
vdr
La Ĉefa Moskeo kaj la preĝejo Sankta Paŭlo karakterizas la historian urbocentron

La urbo situas en la sudokcidenta parto de Kosovo, proksimume duonvoje inter la urboj Peja kaj Prizren, kaj proksimume 100km de la Adriatiko. La urbo situas proksimume 208 km nordoriente de Tirano, 145 km nordokcidente de Skopjo, 80 km okcidente de la ĉefurbo Priŝtino, 435 km sude de Beogrado kaj proksimume 263 km oriente de Podgorico.

La urbo de Gjakova estis loĝita ekde prahistoriaj tempoj. Dum la otomana periodo ĝi estis utiligita kiel komerca centro sur la itinero inter Shkodër kaj Istanbulo.

Nomigo redakti

La albana nomo por la urbo estas Gjakova, dum la serba nomo estas Đakovica (Djakovica). Ekzistas pluraj teorioj pri la origino de la vilaĝa nomo, ekzemple de la persona nomo Jakobo la serba vorto đak (lernanto); aŭ de la albana vorto "sango" (gjak) [2].

Historio redakti

 
La antikva bazaro en Gjakova estas la plej malnova en Kosovo kaj estis la koro de la ekonomio de la urbo.

Gjakova suferis multe de la serba kaj montenegra armeoj dum la Unua Balkana milito. The New York Times raportis en 1912, citante aŭstro-hungarajn fontojn, ke homoj estis pendigitaj sur pendumiloj ambaŭflanke de la vojo, kaj ke Gjakova ĉefvojo fariĝis "pendumilavenuo" (angle "Gallows Alley") [3]. En la Gjakova regiono, la montenegra armea polico establis la Reĝan Ĝendarmaron (Kraljevski žandarmerijski kor), konatan kiel krilaši, kiu misuzis kaj uzis grandan perforton kontraŭ la ne-ortodoksa kristana populacio [4].

Ĝemelaj urboj redakti

Fontoj redakti

Clark, Howard. (2000) Civil Resistance in Kosovo. Pluto Press. ISBN 0745315690.


Referencoj redakti

  1. Të dhënat demografike sipas komunave. Statistics Agency of Kosovo (April 2013). Arkivita el la originalo je 2013-11-02. Alirita 5 October 2013. Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Никола Чупић. (1898) Годишњица Николе Чупића. Штампа Државне штампарије Краљевине Југославије..
  3. "Servian army left a trail of blood", The New York Times, December 31, 1912.
  4. "Krilaši", Istorijski leksikon Crne Gore (Podgorica: Daily Press), 2006 
  5. TV9 travels to Iowa's Sister State Kosovo. KCRG (2019-10-04). Alirita 2021-03-09.
  6. Binjakëzohen Komuna Lodéve në Francë dhe Komuna e Gjakovës (albane). Ambasada e Republikës së Kosovës në Paris (2013-05-12). Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2021-03-09.
  7. BINIAKËZIME | Miresevini ne faqen zyrtare te Bashkise Sarande (albane). Alirita 2021-09-13.

Eksteraj ligiloj redakti