Glöckner, origine eble Klöckler, estas monto kun du rokaj suproj kaj ĉirkaŭanta blokaro; temas pri tre ŝatata ekskursocelo kaj belvidejo ĉe Rennsteig en Distrikto Wartburg en Turingio, Germanujo.[1]

Glöckner-rokaro ĉe Rennsteig kiu iel iĝis monumentkolekto
Faligitaj arbaroj post 2007

Proksime de la 702,5 metroj alta rokaro estas pluraj enskribaĵoj kaj monumentoj:

  • por la Forstista lernejo de Ruhla - komence nur banala enskribaĵo kun dato de trejnadplantado de 1813 (hier wurde gepflanzt/ tie ĉi oni plantis) etendigitis per la inicialoj de diversaj lernantoj; ĝi troviĝas eoste
  • por la fondinto de la Forstista lernejo, supera forstkonsilisto Gottlob König - li ricevis tronon ĉe la uesta parto de la rokado kun la enskribaĵo Königssitz (vortludo ĉar la vorto mem signifas tronon)
  • la unua enskribaĵo priplantada kompletigitis per la vortoj für 1871/ por 1871 - kun neklara rilato inter la datoj 1813 kaj 1871; certe ne temas pri iu patriotisma intenco post la estiĝo de la Germana Imperiestra Regno en 1871 ĉar menciis la duan daton jam en 1830 Julius von Plänckner kaj en 1858 Carl Grebe
  • por la pedagogo Friedrich Fröbel laŭ peto de ties vidvino, kiu mortis en la najbara komunumo Marienthal; ekde la 1860-aj jaroj kaj sur granita ŝtono
  • por dum la Unua mondmilito falintaj anoj de Rennsteigklubo 1896 kaj por Ludwig Hertel, en 1910 mortinta fondinto de la ruhla-a filio; ĉe la okcidenta parto de la rokaro
  • por la Rennsteig-fakulino, fanatika migrantino kaj historiistino Elisabeth Streller kiu tre okupiĝis pri la katalogigo de Rennsteig de Sallmannshausen

La suda deklivo ĉirkaŭ la pinto havis densan arbaron picean dum GDR-tempo. Komence de 2007 la uragano Kyrill faligis la plejparton de la arboj.

Kartoj redakti

  • Topographische Karte 1:25 000: TK25 W - Ruhla und Umgebung. Thüringer Landesamt für Vermessung und Geoinformation, ISBN 3-86140-736-1.
  • Wanderkarte "grünes Herz" 1:30000, ISBN 3-929993-44-9.

Notoj redakti

  1. Thüringer Landesvermessungsamt (eld.): Amtliche topographische Karten Thüringen 1:10.000. Wartburgkreis, LK Gotha, Kreisfreie Stadt Eisenach (=kompaktdiska serio, 2), Erfurto 1999
  • J. v. Plänckner: Der Thüringer Wald. Gotha 1830.
  • C. Grebe: Die Lehrforste der Eisenacher Forstschule…, Eisenach 1858.