Julius von Plänckner

Julius von Plänckner (naskiĝinta en la 9-a de februaro 1791 en Penig, mortinta en la 12-a de marto 1858 en Gotha) estis germana soldato kaj geografo. En la 1829-a jaro li entreprenis la unuan kompletan transmigradon de la migradopado Rennsteig difininte la kondukon de la nuna pado la unuan fojon.

Julius von Plänckner
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1791 (1791-02-09)
en Penig
Morto 12-an de marto 1858 (1858-03-12) (67-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Othello von Plänckner
Okupo
Okupo oficiro
vdr
Julius von Plänckner (ĉ. 1845)
La belvidejo Plänkners Aussicht ĉe Großer Beerberg, la plej alta monto de la Turingia Arbaro en 2006 (antaŭ la novkonstruo)

Vivo redakti

Junaĝo kaj milita kariero redakti

La filo de pastoro jam frue interesiĝis pri soldataĵoj. Kiel 13 jaraĝulo li iĝis kadeto en Altenburg en la tiea Regimento Erbprinz. En aŭtuno 1804 li promociitis oficiraspiranto en rango de serĝento kaj en printempo 1805 leŭtenanto. En 1807 lia regimento apartenante al la por Napoleono batalantaj trupoj de la Rejna Federacio partoprenis la sieĝon de Kołobrzeg kontraŭ la soldatoj de August Neidhardt von Gneisenau. En 1809 li helpis malkomenci la Tirolan ribelon. En 1810 senditis lia regimento en Hispanujon; dum tiu ĉi kampanjo Plänckner iĝis ĉefleŭtenanto sed malsaniĝis kaj devis reveni en la patrujon en junio 1811.

En julio de la sama jaro li promociitis kapitano kaj en februaro 1812 li devis ekmarŝi kun la kompanio en Ruslandon. Tie lia kompanio estis ariergardo de la franca armeo, kiu jam retiriĝis pro la sukcesa rusa armeo. En 1813 la trupoj de Gotha komanditis helpi la soldatojn en la sieĝata Gdansk. Dum batalo liverita antaŭ la postenoj en la 5.3.1813 Pläncker tiom kuraĝis ke li ricevis la meritkrucon de la Honora legio. Post la Batalo de Leipzig la saksiaj dukoj ŝanĝis la frontojn kaj aliĝis al la kontraŭnapoleonaj aliancanoj. Sekve Pläncker dum la kampanjoj de 1814 kaj 1815 batalis kontraŭ Franclando.

Post la Kongreso de Vieno duko Ernesto la 1-a (Sachsen-Coburg-Gotha) ricevis la etan Duklandon Lichtenberg kaj ekregis en 1826 en la Duklando Sachsen-Gotha. Pläncker komisiitis organizi la armeajn aferojn en la Duklando Lichtenberg, kiun la duko vendis en 1834 al Prusio. En 1834 li - estante intertempe majoro - ekgvidis la Batalionon de Coburg. En 1840 li promociitis subkolonelo kaj revenis al Gotha kiel kolonelo kaj regimentkomandanto.

Agadoj kiel kartografo redakti

La pacajn jarojn post 1815 Pläncker studis geografion. Li okupiĝis detalege pri kartografio kaj meteologio. Publike li unuafoje aperis antaŭ civiluloj per bildo kaj priskribo de la eosta parto de Turingia Arbaro. De 1830-32 li estris la stratarkonstruon de Gotha tra Ohrdruf kaj Oberhof al Suhl. Liaj laboroj en la Turingia Arbaro interesigis lin pri Rennsteig. En 1829 li transmigris la migradopadegon en 5 tagoj (sume 43,5 horoj), de Blankenstein ĉe la rivero Saale ĝis Hörschel ĉe la rivero Werra; tiujn punktojn li topografie elkalkulis kiel naturajn komencon kaj finon de la pado. Sian transmigradon li priskribis en 1830 kiel komento al la verko Ansicht des nordwestlichen Teils des Thüringer Waldes. Surbaze de tiu ĉi vojaĝraporto la gvidlibro Magdeburger Taschenbuch für Reisende (de Karl Herzog) prezentis gravuritan mapon en kiu Rennsteig unuafoje markitis je plena longeco de 168,3 km. Ekde tiam Rennsteig aperis sur ĉiuj mapoj. Poste Pläncker laboris kartografiste en Rejnlando kaj sur Fichtelgebirge.

Malfruaj vivojaroj kaj morto redakti

En 1842 Pläncker iĝis kolonelo en Gotha. En 1848, dum la revolucio lia regimento mobilizitis kaj marŝis en la direkto al Erfurto. Kiam lia regimento aperis sur Anger-placo li suferis apopleksion. Dek jarojn li restis daŭre malsanadanta kaj devis esti flegata. Dum lia enterigo la lia duka moŝto mem faris la honorakompanadon.

Verkoj redakti

  • 1839, Piniferus: Taschenbuch für Reisende in das Fichtelgebirge Surrete
  • 1841, Die Fränkische Schweiz, Surrete

Honoroj redakti

 
Memorigŝtono ĉe Hörschel
  • Obelisko proksime de Oberhof atestas la meritojn de Pläncker pri la konstruo de la strato de Gotha al Suhl.
  • Belvidpunkto che la plej alta loko de Rennsteig, sude de la pinto de la monto Großer Beerberg portas la nomon Plänckners Aussicht; en la 13.11.1898 Rennsteigklubo 1896 muntis memorigtabulon en la honoro de Plänckner.
  • Ĉe la malfino de Rennsteig en Hörschel troviĝas memorigŝtono.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti