Glareolo

(Alidirektita el Glareola)

La glareoloj estas grupo de birdoj kiuj kune kun la kuruloj kaj la krokodilgardulo formas la familion de Glareoledoj. Ili havas mallongajn krurojn, tre longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Glareolo
Hela glareolo Glareola lactea
Hela glareolo Glareola lactea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Stiltia
Genro: Glareola
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ilia plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas siajn predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke. Iliaj mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.

Ilia flugo estas rapida kaj gracia kiel tiu de hirundo aŭ ŝterno, per multaj turnoj kaj kirloj por atingi la predon. Ili estas plej aktivaj dum krepusko (vespera kaj matena) kaj ripozas dum la plej varma parto de la tago. Tiu kutimo nepras pro loĝado en tropikaj regionoj.

Kiel la kuruloj, la glareoloj troviĝas en la plej varmaj partoj de la Malnova Mondo, el suda Eŭropo kaj Afriko orienten tra Azio ĝis Aŭstralio. La specioj reproduktiĝantaj en mezvarmaj regionoj estas longdistance migrantoj.

La ino demetas du ĝis kvar ovojn en surplanka trueto.

La Aŭstralia glareolo, la ununura specio kiu ne estas en la genro Glareola, estas pli surtera ol la aliaj glareoloj kaj povas esti intermeza inter tiu grupo kaj la kuruloj.

La vorto Glareolo estas uzata ankaŭ por la plej komuna Glareolo en Eŭrazio, tio estas la Kolumglareolo, Glareola pratincola.

Listo de specioj redakti

Referenco redakti