La Kolumglareolo, ordinara glareolo aŭ simple Glareolo, Glareola pratincola, estas vadbirdo de la familio de glareoloj, nome Glareoledoj kaj ordo de Karadrioformaj birdoj. Tiuj havas mallongajn krurojn, tre longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumglareolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Glareolo Glareola
Specio: G. pratincola
Glareola pratincola
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Glareola pratincola
    Glareola pratincola pratincola - MHNT

    Disvastiĝo redakti

    Tiuj estas birdoj de malfermaj regionoj kaj ofte videblas ĉe akvo vespere gvatantajn insektojn. Glareoloj troviĝas en la plej varmaj partoj de Eŭropo, tio estas la Mediteraneo, nome Iberio, Italio kaj Balkanio, centra kaj sudorienta Azio, nome el Turkio ĝis Ĉinio kaj Hindoĉinio sen Arabio, kaj Afriko, nome nordaj mediteraneaj regionoj, sub Saharo kaj ĉefe en sudorientaj landoj. Ili estas migrantaj birdoj kiu reproduktiĝas en la nordaj zonoj de ties teritorio kaj vintras en la sudaj zonoj kaj ĉefe en tropika Afriko. Ili estas raraĵoj norde de ties reproduktiĝa teritorio.

    Aspekto redakti

    Temas pri vadbirdo de specifa konturo, inter 23 kaj 27 cm longa, enverguro de 30 ĝis 35 cm kaj pezo de 70 ĝis 90 g.

    Ili havas mallongajn krurojn, longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn. Ili havas mallongajn bekojn kio estas adaptiĝo al aera manĝado; pli precize la beko estas mallonga, dika ĉebaze kaj meze kaj tre akrapinta subenkurvita; krome ĝi estas nigra sed tre ruĝa en komenco de ambaŭ makzeloj. La kapo, brusto kaj dorso estas grizbrunaj kaj la flugiloj estas grizbrunaj kun pli malhela pintoduono; pro tio stare la flugilpintoj kaj vosto ŝajnas nigraj. La ventro estas blanka kaj en limo inter brusto kaj ventro estas iaj ruĝecaj nuancoj. Plej diferenciga eco de la plumaro estas helflava gorĝo ekde la bekobazo kaj la granda nigra okulo kun hela ĉirkaŭringo. Tiu flava gorĝo estas limita de nigra bordostrio ne tiom videbla en vintra plumaro. La kruroj estas nigraj.

    Dumfluge la kolumglareolo montras similan konturon al Hirudoŝterno kaj aliaj ŝternoj, sed tiuj estas ĝenerale pli helaj. Pli precize tiu konturo konsistas el longaj kaj angulaj flugiloj kaj tre forkoforma pinta vosto. Pli precize supre estas grizbrunaj dorso kaj flugiloj, kiuj estas nigraj en pintoduono kun blanka suba bordo en unua duono. Estas ankaŭ blankaj la pugo kaj eksteraj bordoj de la vosto, dum internaj bordoj estas nigraj. Sube la ventro aperas blanka kaj la vosto tre pinta ĉu dupinta ĉu ununurpinta. La subflugiloj aperas brunaj, sed kun ruĝoranĝa trianglo en antaŭa unua duono inter malhelbrunaj antaŭa strio kaj malantaŭa makulo.

    Estas malfacile diferencigi la Kolumglareolon el pli raraj glareoloj same ekzistantaj en samaj regionoj, kiel la Nigroflugila glareolo kiu anstataŭ tiu menciita ruĝoranĝa trianglo havas alian similan sed malhelbrunan, kio nomigas la specion, aŭ la Orienta glareolo, kiu havas la saman menciitan ruĝoranĝan trianglon, sed ankaŭ pli mallongan voston.

    Kutimoj redakti

    Ties plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas ties predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke. Ties mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.

    Ties flugo estas rapida kaj gracia kiel de hirundoŝterno, per multaj turnoj kaj kirloj por atingi la predon. Sed ili povas ankaŭ rapide kuri. Ili estas plej aktivaj dum krepusko kaj mateniĝo kaj ripozas dum la plej varma parto de la tago. Tiu kutimo nepras pro loĝado en tropikaj regionoj. Estas sociaj birdoj. Ankaŭ ties voĉoj estas simila al tiu de Hirudoŝterno.

    Reproduktiĝo redakti

    Ambaŭ gepatroj flugas ceremonie kaj salutas sin unu la alian surplanke antaŭ pariĝado. La ino demetas 2-4 ovojn en surplanka truo. Kovado daŭras malpli ol 3 semajnoj. La idoj elnestiĝas tuje kaj ekflugas post unu monato.

    Taksonomio redakti

    La kolumglareolo havas 6 subspeciojn

    • Glareola pratincola pratincola
    • Glareola pratincola limbata
    • Glareola pratincola erlangeri
    • Glareola pratincola fuelleborni
    • Glareola pratincola boweni
    • Glareola pratincola riparia

    Aliaj redakti

    Kolumglareolo estas specio protektita de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti