Skisto
(Alidirektita el Glimardezo)
Skisto estas la ĝenerala nomo de metamorfoze aŭ sedimente estiĝintaj petroj (=ŝtonaĵoj), kies strukturon dominas paralelaj maldikaj platetoj (memorigante pri foliigita pasto). Konata ekzemplo estas kristaliĝinta ardezo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5d/Schist.jpg/180px-Schist.jpg)
La alunskisto estas skisto penetrita per karbo kaj bitumaj substancoj, kun brunenigra aŭ nigra koloro kaj enhavo de iom da pirito (foje eĉ ĝis 8%).
Miksaĵo de skisto kaj diversaj gasoj kreas skistogason.