Glosaro[1], fakte kolekto en alfabeta ordo de vortoj (vortprovizo) konsiderataj maloftaj aŭ malfacilaj en specifa sciokampo kun la difinoj por tiuj vortoj aŭ klarigante la sencon de fremdaj, strangaj aŭ novaj vortoj. Tradicie, glosaro ekaperas ĉe la fino de libro kaj inkludas esprimojn ene de tiu libro kiu estas aŭ lastatempe lanĉita, nekutima aŭ specialigita. Glosaro estas komprenata kiel la kolekto de vortoj en teksto konsiderata malofta aŭ malfacila.

Dulingva glosaro estas listo de esprimoj en unu lingvo kiu estas difinita en dua lingvo aŭ glosita per sinonimoj (aŭ almenaŭ preskaŭ-sinonimoj) en alia lingvo. Glosaro distingiĝas ankaŭ el leksikono ĉar tiu ĉi entenas la tuton de lingvo kun etendo pli larĝa ol la glosaro, kiu limiĝas al aparta lingva sfero aŭ agadkampo.

Kernoglosaro redakti

Kernoglosaro estas simpla glosaro aŭ difina vortaro kiu ebligas difinon de aliaj konceptoj, precipe por novuloj al lingvo aŭ kampo de studo. Ĝi enhavas malgrandan laborvortprovizon kaj difinojn por gravaj aŭ ofte trovitaj konceptoj, kutime inkluzive de idiomaĵoj aŭ metaforoj utila en la kulturo. En komputado, kernoglosaro estas antaŭkondiĉo al kernontologio. Ekzemplo de tiu vidiĝas en mezepokaj filozofiaj kaj teologiaj sumoj.

Mezepokaj glosaroj redakti

Se glosaroj, en Eŭropo havis grandan tradicion ekde la antikveco, ili estas niatempe instrumentoj kaj fontoj por la studo de la vulgara latino kaj de la romancaj lingvoj. Ili nun ege interesas lingvistikojn kaj filologiistojn

Kutime oni glosadis merĝene de la teksto. [2].

Se ekzempli, famis, mezepoke, la glosoj de Abelardo pri la filozofiaj verkoj de Porfirio, laj Boecio kaj pri la kategorioj de Aristotelo.

Ĝuste Aristotelo en la 21-a ĉapitro de la Poetiko priskribas glosaron kiel tipon de nomo, malsama ol tiu komuna uzata de parolantoj kaj, do, ekskutima por tiuj lastaj.

Ne malpalĉu la informo ke la unua, laŭ la pruvata historieco, glosaro estis tiu de la argilaj tabletoj trovitaj dum la arkeologiaj prifosaĵoj en Ebla (Sirio): ili estas dulingvaj, la loka ŝemida (eblaa) kaj la ŝemida mezopotamia aŭ egipta.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. El la greka 'γλωσσα', kaj e la latina 'Glossarium'.
  2. Ĉi-kaze, foje, la sinsekva kopiisto cedis al la risko inokuli en la tekston ankaŭ la glosaĵojn: kio hodiaŭ ne faras la ĝojojn de kritikistoj de la teksto

Eksteraj ligiloj redakti

Aliaj projektoj redakti

  • [6] kies spuroj gvidis ĉi tiun artikolon