Gloso (leksikologio)

Gloso en antikveco estis interpreto pri vortoj obskuraj (ĉar hermetikaj aŭ falintaj en forkutimiĝo) pere de aliaj pli kompreneblaj, aŭ pere de kuranta lingvaĵo. Aristotelo en la 21-a ĉapitro de la Poetiko priskribas gloson kiel tipon de nomo, malsama ol tiu komuna, uzata de grupo de parolantoj malsama ol tiu referenca kaj do malkutimiĝinta ĉe tiuj lastaj. Sekve, ekde la 6-a jarcento, gloso komencis signifi komentarion pri jura teksto kaj “glosisto” estis la fakulo kiu ĝin ellaboris.

Dekretaro glosita de de Bernardo el Parma 1300-1315 ĉirkaŭ.
Tombo de glosisto Rolandino de' Passeggeri en Placo Sankta Domeniko en Bolonjo.

En lingvistiko kaj filologio la glosoj estas vortoj izolitaj kiuj aperas en antikvaj tekstoj kun apude ekspliko pri ilia signifo, kaj iniciate de la aŭtoroj mem kaj iniciate de postaj komentariistoj (nome, glosistoj). Por diversaj antikvaj lingvoj ne pli parolataj, ĉio kion ni konas konsistas el glosoj transdonitaj de kelkaj verkistoj, Iuj el ili, kiel Ezikio el Aleksandrio, kolektis iliajn glosojn en verko nomata glosaro, antaŭanto de la modernaj vortaroj / terminaroj.

La origino de la gloso redakti

La malpermeso de Justiniano la 1-a ellabori ĝeneralajn komentariojn pri leĝaj kolektoj, estis kondensita per la moto “La bazoj de ĉiu juro estu en la Juro mem”: do, li intencis “reserbi la tutan studon pri la leĝoj al la advokatoj kaj juĝistoj. Ankaŭ en la paĝoj de Ludovico Antonio Muratori de la (Dei difetti della giurisprudenza) (miskvalitoj de la jurisprudenco) tion proponas forstrekante senfinan amason de ĉiuj interpretistoj kaj konsilantoj. La senescepta malpermeso pri revizio de teksto estas aranĝita de Justiniano por sekurigi (pretenditan) neŝanĝeblecon de la antikvaj kodoj: la kialo, historie necesigita, estas garantii la plej longan la daŭran obeon al la leĝoj.

Cetere, en la Noveloj (parafrazoj aldonaj al la Kodoj, n. 146, al 553, Justiniano melpermesis ankaŭ la uzon kaj la studon pri Talmud kaj pri la buŝa leĝo, nome (deuterosis) (dua leĝa fonto) ĝenerale. Tio pro la fakto ke la jura medio de Talmud estas bazita sur logike striktaj rezonadoj konstruitaj sur tekstoj de la tradicio kaj sur la “logiko”; tie moto estis nenio estas nepridiskutenda, ĉio estas submetita al la kribrilo de la kritiko ĝis atingi al la decidon halaĥan. Justiniano antaŭeniris ĝis elimini la judan jurisdikcion kiu estis rekonta kiel sendependa el tiu romia ekde la 2-a jarcento.

Paradokse, ĉiuj tiuj malpermesoj igis, sekve, fundamentaj la kontribuojn de la glosistoj. La justinianaj tekstoj, redaktitaj en la 6-a jarcento, aperos nefacilaj kaj nekompreneblaj al mondo kiu estis spertintaj la historiajn eventojn de Lombardoj, de Frankoj kaj aliaj dominadoj, kiuj altrudis siajn regulojn, preskaŭ ĉiujn rutina kaj buŝajn, ignorante la romian juron.

Torina gloso redakti

La unua kaj plej grava komentario kaj interpreta verko pri justinianaj tekstoj nin atinginta estas la tieldirita “torina gloso” kiu datiĝas je 6-a jarcento.

Glosaro de la Pavia skolo redakti

Inter la 10-a kaj 11-a jarcentoj tiu skolo distingiĝas per sia novaĵo de la liberalaj artoj, al kiu aldoniĝos poste la skolo de franka-lombarda juro: ĝiaj elstaruloj estis:

  • Bagelardo (juĝisto Palaca kaj jurospertulo, vivinta en la unua duono de la 11-a jarcento; komune oni lin referencas al la medio de la lombardaj tieldiritaj “modernaj””, kiuj en la interpretado pri la franka-lombarda juro utiligis la romian juron
  • Bonfiglio
  • Gualkosio,), jurospertulo kaj juĝisto de la unua duono de la 11-a jarcento, lombardorigina, instruis en Pavio kaj estas konata pro la Liber Papiensis (Pavia libro), kiu tamen estis plenplena je malprecizecoj kaj aliiĝoj, pro tio la majstroj glosistaj de la Bolonja Skolo juĝis la Gualkostan verkon sinonimo de falsaĵo

La Pavia Skolo plenumis studojn pri la lombardaj ediktoj kaj pri la Capitulare italicum (kolekto de lombaradaj, frankaj kaj postaj aliregnaj leĝoj).

Al tiu skolo atribueblas ankaŭ:

  • la Cartularium (kolekto de leĝoj) rilata al la notaria praktiko kaj al la redakto de privataj aktoj:
  • la Quaestiones ac monita (problemoj kaj admonoj), koncernantaj respondojn al serio de domandoj pri diversaj diskutataj problemoj, nome preskaŭ iu tenu en la menso adresita al la lernantoj. La ĉefverko de la Pavia skolo estas, tamen, la Expositio ad Librum Papiensem (Traktado pri la aferoj de la libro de Pavio), analiza komentario, utiligita kiel helpa fonto: en ĝi estas resumata la malnovaj kaj modernaj leĝoj, kaj romiaj kaj de la popoloj instaliĝintaj en Romiaj teritorioj.

Bolonja glosaro redakti

La periodo interkuranta la jarcentojn 11-an kaj 12-an, danke al Irnerio, vidis en Bolonjo gravan eseon pri la justiniana juro. Oni faris, helpe de glosoj, profundan analizon de la teksto. Naskiĝis ankaŭ, inicite de glosisto Akursio, glosa verko de organizado la racionaligo de juraj tekstoj e n verko titolita Magna glossa (Granda gloso aŭ ordonara gloso. Tiun glosan skolon honoris prijuraj elstaruloj kiuj influis la jurajn studojn de diversaj landoj de Eŭropo.

Glosoj de Poppi kaj Casamari redakti

Temas pri Toskanaj urboj kie epigonoj pri juro kreis prijurajn glosojn, disvastiĝontaj tralande de Eŭropo.

Kolonja Gloso redakti

La gloso de Kolonjo, Germanio, estas atribuata al la prijura lombarda-franka skolo kaj fundiĝas kaj ampleksigas glosajn studojn de la Pavia Skolo. Ĝi akcentas ankaŭ aspektojn de la romia juro

Gloso de Bamberg redakti

Temas pri manuskripto de Bamberg (Germanio).

Glosoj de Reichenau redakti

La glosoj de Reichenau (ĉe Konstana lag),[1] skribitaj merĝene de ekzemplero de Vulgata Biblio, en klasika latino sed destinita al la popolo, liveras indicojn pri la malfrua vulgara latino en Francio, monstrante ke la vortoj de la Biblio de la 4-a jarcento ne estis pli senpere komprenataj ol la tiuj uzitaj en la 8-a jarcento kiam eble la gloso estis verkita. Tiuj lastaj, do, montras la tipajn malsamecojn inter la klasika latino kaj la vulgara latino en la Gaŭlo-latinida lingvaro.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti