Nigra alno

(Alidirektita el Glueca alno)

La nigra alnoglueca alno (Alnus glutinosa) estas plantospecio, arbo el la familio betulacoj (Betulaceae), genro alno (Alnus). Ĝi kreskas dise en Eŭropo, apud riveretoj kaj sur akvoriĉaj terenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra alno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Alno Alnus
Specio: A. glutinosa
Alnus glutinosa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Foliaro de nigra alno
 
Alnus glutinosa

Tiu arbo havas konusan formon, altas ĝis 20–30 m, sed ĝi povas aperi kiel arbusto en marĉoj kaj akvobordoj. La arbotrunko estas rekta, la branĉoj grandparte estas horizontalaj. La ŝelo estas glata ĉe la juna arbo, kun brilaj, blankaj makuloj. La maljuna arbo havas brungrizan, skvame kreviĝantan ŝelon. La ŝosoj junaĝe estas gluecaj, senharaj, violbrunaj kaj blanke makulitaj.

La burĝonoj estas mallongaj, ovoformaj, pedunklitaj, nigreviolaj kaj gluecaj. La folioj longas 5–10 cm, kun duobla denta rando; ili havas formon de renversita ovo kun konkava fino; komence ili estas gluecaj - kio pravigas la latinan epiteton. Ili falas malfrue kaj restas verdaj ĝis la fino.

La arbo estas ambaŭseksa: la stamenaj amentoj staras ŝosospinte kaj havas koloron inter ruĝa kaj flava. La etaj, ruĝbrunaj pistilaj spikoj kreskas ŝosopinte, apud la antaŭjaraj ŝajn-strobiloj, sur la senfoliaj branĉoj.

La frukto longas 1–1,5 cm kaj pendas sur samlonga pedunklo. Ĝi maturiĝas al malhelbruna ŝajn-strobilo. La semoj estas etaj, kvinangulaj, senflugilaj, brile brunaj.

Tiu palearktisa specio kreskas relative rapide, vivas longtempe kaj emas al vegetativa reproduktiĝo. Ĝi bezonas akvon, lumon, ŝatas la varmon, toleras la poluitan aeron. Ĝi kreskas rapide apud riveroj, riveretoj, sur ebenaĵaj marĉoj, oksigenriĉaj terenoj.

Ĝi floras en februaro-aprilo. Sur la radikoj vivas nitrogen-fiksaj aktinobakterioj (Frankia alni).

Uzo redakti

La oranĝe flava ligno estas tro mola por industria uzo. Ĝi rezistas al malsekeco kaj estas precipe subakve longdaŭra (oni uzis ĝin por konstruo de pontoj). Ĝi estas facile skulptebla. En la ŝelo abundas tanacido.

Vidu ankaŭ redakti