Golĝaparato

ĉela organeto
(Alidirektita el Golĝa aparato)

La golĝaparato (aŭ diktiosomaro) estas ĉelorganeto trovebla en preskaŭ ĉiuj eŭkariotaj ĉeloj. Oni nomis ĝin laŭ la itala sciencisto Camillo Golgi (Golĝo), kiu malkovris ĝin[1] en 1898. Pro tio ĉi, li ricevis duonon de la Nobel-premio pri medicino de la jaro 1906.

Elektron-mikroskopa fotografaĵo de golĝaparato, apud kiu videblas pluraj vezikoj.

La golĝaparato konsistas el amaso de pluraj stakigitaj cisternoj. Cisterno estas plata, glata, per biomembrano ĉirkaŭfermita strukturo, en kies interno oligo- kaj polisaĥaridaj ĉenoj povas alkudriĝi je proteinoj, kaj kiuj povas delaĉiĝi ĉe la ekstera fino kiel golĝaj veziketoj. Tiuj veziketoj servas por elĉeligo de la modifitaj proteinoj, transprenitaj el la endoplasma retikulo.

Strukturo

redakti
 
Skema prezento de ĉelkerno, endoplasma retikulo kaj golĝaparato:
1- ĉelkerno.
2- kernporo.
3- raspa endoplasma retikulo.
4- glata endoplasma retikulo.
5- ribosomo sur raspa endoplasma retikulo.
6- transportontaj proteinoj.
7- transport-veziketoj.
8- golĝaparato.
9- cis-flanko de la golĝaparato.
10- trans-flanko de golĝaparato.
11- cisternoj de golĝa aparato.

La strukturo de golĝaparato ne estas homogena; ĝi montras polusiĝon:

  • cis-flanko (aŭ cis-poluso), la kurbiĝanta ekstera flanko. Ĝi surhavas multajn veziketojn, kiuj algluiĝas al la randoj de la retaro. Tiu poluso havas rektan kontakton kun la kava interno de glata endoplasma retikulo kaj per helpo de la etaj veziketoj eĉ kun la raspa endoplasma retikulo.
  • trans-flanko (aŭ trans-poluso), la interna flanko. Ĝi rigardas al la ĉelmembrano kaj al tiu gluiĝas pli grandaj golĝaj veziketoj.

La diko de la ĉela membrano de la cis- ĝis la transflanko kreskas de 6-7.5 ĝis 10-12 nm.

Estas diferenco inter la golĝaparatoj ĉe bestoj kaj ĉe plantoj:

  • en animalaj ĉeloj multaj diktiosomoj ofte troviĝas dense unu apud la alia,
  • en plantaj ĉeloj ili situas sporade en la tuta ĉelplasmo kaj estas malpli multaj.

Funkcio

redakti

En la golĝaparato okazas la modifado de la proteina strukturo kaj produktado de glikoproteidoj. Tie ĉi sinteziĝas la fosfolipidoj kaj kelkaj polisaĥaridoj (kiel ĥitinopektino).

Ĝi ankaŭ densigas la enhavon de la vakuoloj.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti