Golŝan-e-Raz ( perse گلشن راز [golʃæn ɛ ɾɑz], foje ankaŭ alilingve Gulshan-i RazGolshan-e Raz) estas kolekto de poemoj verkitaj en la 14-a jarcento. Ĝi estas la plej grava kaj plej konata verko de Mahmud Ŝabestari. Golŝan-e-Raz estas persa titolo por Sekreta Rozĝardeno. La literatura ĝenro de la verko estas Masnavio kaj esprimas la mistikan pensadon de Ŝabestari pere de rimoj[1].

Golŝan-e-Raz
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mahmud Ŝabestari
Lingvoj
Lingvo persa lingvo
Eldonado
vdr
La azeran tradukon de Golŝan-e-raz fare de ŝejĥo Alvān de Ŝirazo

Ĝi celas promocii etikajn konceptojn, la nocion de ekvilibro inter la spirito kaj la korpo, moderecon kaj preventadon de antaŭjuĝoj kaj perforto, naturmedian konservadon samkiel tutmondajn etikajn normojn. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj klasikaj persaj verkoj de la islama mistika tradicio konata en la okcidento kiel sufiismo.

Ŝejĥo Mahmud Ŝabestari estas unu el la plej famaj iranaj sufiismaj poetoj. Li estas pionira figuro en la akcelado de dialogo pere de poezio.

Pli ol 40 priskriboj kaj klarigoj pri la libro Sekreta Rozoĝardeno (Golŝan-e-Raz) kaj tradukoj al kvin lingvoj: angla, franca, germana, turka kaj urdua montras ĝian tutmondan gravecon[1].

Referencoj redakti