Gonbade Kabus
Gonbade Kabus, perse گنبد کاووس estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Golestano, en nordorienta Irano. La loknomo signifas: "la turo de Kabus", kiu estis reganto de Tabaristano en la mezepoka Irano.
Gonbade Kabus | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 910 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 15′ N, 55° 10′ O (mapo)37.2500455.16721Koordinatoj: 37° 15′ N, 55° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 52 m
- Loĝantaro: 151,910 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodo: (+98) 172
GeografioRedakti
Gonbade Kabus situas sur ebenaĵo 80 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Gurgano, 202 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Sario (urbo), 245 kilometrojn de la plia provinca ĉefurbo Semnano (urbo), 377 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano.
HistorioRedakti
Dum la neolitiko tiu areo havis multajn loĝantarojn. En la historiaj tempoj vivis tie diversaj irananoj, nuntempe turkmenoj kun irananoj. Iam ĝi estis konata kiel Daŝte Gurgan kun la signifo "la Ebenaĵoj de Gurgano". Gonbade Kabus estis deklarita urbo en 1934.
EdukadoRedakti
Gonbade Kabus kalkulas 3 universitatojn.
TrafikoRedakti
Gonbade Kabus havas flughavenon. 3 ĉefvojoj kuras al la urbego (al Gurgano, Turkmenistano kun limpasejo kaj interno de la lando).
VidindaĵojRedakti
- Brika turo de Kabus estas la plej alta brika konstruaĵo en la mondo kiu situas en la Provinco Golestan estas Monda Heredaĵo de Unesko ekde 2012[1].
- "Muro de Aleksandro": estas ega remparo konstruita en dum la Sasanidoj; la videblaj restaĵoj estas proksimume 155 km longaj kaj 6-10 m larĝaj, la plej granda post la Ĉina Muro
ReferencojRedakti
- ↑ (fa) Urbo Gondabe Kabus