Good Morning, Babylon

Good Morning, Babylon (en itala: Buongiorno, Babilonia, en Esperanto: Saluton, Babilono) estas drama filmo de 1987 verkita kaj reĝisorita de Paolo kaj Vittorio Taviani, en kiu stelulas Vincent Spano, Joaquim de Almeida, Greta Scacchi, Désirée Nosbusch, Omero Antonutti, kaj Charles Dance. La filmo rakontas la historion de du italaj fratoj kiuj migras al Usono kaj trovas laborpostenojn kiel dezajnistoj de scenejoj por la eposa muta filmo de D.W. Griffith nome Intolerance (1916).

Good Morning, Babylon
filmo
Originala titolo Good Morning Babilonia
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 13 maj. 1987, 28 jan. 1988, 11 sep. 1987, 17 sep. 1987
Ĝenro filma dramo
Kameraado Giuseppe Lanci
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Tonino Guerra • Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Loko de rakonto Toskanio
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Vincent Spano • Joaquim de Almeida • Greta Scacchi • Omero Antonutti • David Brandon • Margarita Lozano • Massimo Venturiello • Andrea Prodan • Charles Dance • Bérangère Bonvoisin • Désirée Nosbusch
IMDb
vdr

La franc-itala kun-produktoraĵo estis prezentita ekster konkurenco en la Kinfestivalo de Cannes de 1987. Ĝi estis sukceso kaj ĉe kritikistoj kaj ĉe biletvendado en sia devenlando, kie ricevis Nastro d'Argento pro la Plej Bona Vestardesegnado kun aldona nomumo por la Plej Bona Helporola Aktoro.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du fratoj el Toskanio, nome Nicola kaj Andrea Bonanno, venis el longa linio de metiartistoj kaj templorestaŭristoj. En 1911, ili estas nedungitaj kaj sen realaj laboresperoj. Cele al serĉado de oportunoj alilanden, ili migras al Usono. Dekomence devigitaj akcepti nebonajn laborpostenojn, ambaŭ junuloj sukcesas trovi laboron en la kvartalo de italaj enmigrantoj de San Francisko.

Pere de sia talento kaj iom da sorto, ilin dungas la kinreĝisoro D. W. Griffith, kiu estas preparante antaŭproduktoradon de sia historia eposa filmo Intolerance kaj serĉas ital-devenajn dezajnistojn de scenejoj. Ambaŭ fratoj troviĝas laborante en la prilaborataj historiaj scenejoj de Babilono, dum enamiĝas de du junaj figurantinojn; nome Edna kaj Mabel, kun kiuj ili finfine geedziĝas.

La vivo, tamen, tuj iĝas amara por la fratoj post Edna mortas naskinte. Anstataŭ unuigi la fratojn, la tragedio fakte dividas ilin. Poste en la Unua Mondmilito, Nicola kaj Andrea rekuniĝis kaj la kamerao, uzata de la armeo por militaj celoj, estos la drama atestilo de la epilogo de iliaj vivoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Vincent Spano kiel Nicola Bonanno
  • Joaquim de Almeida kiel Andrea Bonanno
  • Greta Scacchi kiel Edna Bonanno
  • Désirée Nosbusch kiel Mabel Bonanno
  • Omero Antonutti kiel Bonanno "Babbo"
  • Bérangère Bonvoisin kiel Mrs. Griffith
  • David Brandon kiel Mr. Grass, produktora administristo de Griffith
  • Brian Freilino kiel Mr. Thompson, helpanto de Griffith
  • Charles Dance kiel D. W. Griffith
  • Margarita Lozano kiel La Venecianino
  • Massimo Venturiello kiel Duccio Bonanno
  • Andrea Prodan kiel Billy Bitzer

Eksteraj ligiloj

redakti