Gotfredo la 6-a (Malsupra Loreno)

Gotfredo la 6-a (nomita Gotfredo la Barbulo) (naskiĝinta proksimume 1063; mortinta la 25-an de januaro 1139) estis Grafo de Loveno (en ĉi tiu eco Grafo Gotfredo la 1-a), Grafo de Bruselo, Landgrafo de Brabanto, Margrafo de Antverpeno kaj Duko de Malsupra Loreno.

Gotfredo la 6-a
Gotfredo la Barbulo, kuprogravuraĵo de proks. 1600
Gotfredo la Barbulo, kuprogravuraĵo de proks. 1600
Persona informo
Godefroid I le Barbu, le Courageux ou le Grand
Gottfried I der Bärtige
Godfried I met den Baard
Naskiĝo proksimume 1063
en Loveno
Morto 25-an de januaro 1139 (1139-01-25)
en Loveno
Tombo Affligem Abbey vd
Familio
Dinastio House of Brabant vd
Patro Henry II vd
Patrino Adela of Orthen vd
Gefratoj Ida of Louvain • Henry III, Count of Louvain • Albero I of Louvain vd
Edz(in)o Clementia of Burgundy • Ida of Chiny vd
Infanoj Adeliza of Louvain • Godfrey II, Count of Louvain • Joscelin of Louvain • Henri, Comte de Louvain • Ida von Leuven vd
Profesio
Okupo feudatory vd
Grafo de Bruselo
Dum ekde 1095
Grafo de Loveno
Gotfredo la 1-a
Dum ekde 1095
Landgrafo de Brabanto
Dum ekde 1095
Margrafo de Antverpeno
Dum 1106-1128
Duko de Malsupra Loreno
Dum 1106-1128
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agado redakti

Li estis la duenaskita filo de Henriko la 2-a de Loveno kaj ties edzino Adelhejda. Post la morto de sia pli aĝa frato Henriko la 3-a de Loveno en la jaro 1095 li estis nomumata Grafo de Loveno-Bruselo kaj Landgrafo de Brabanto. En 1106 li ricevis ankaŭ la titolon Duko de Malsupra Loreno kaj Margrafo de Antverpeno, sed en 1128 li devis transdoni tiujn ĉi postenojn al Valramo la 3-a de Limburgo. Malgraŭ tio li rajtis nomi sin plue Duko de Loreno. En 1129 Gotfredo la 6-a sin turnis al la abato de la premonstrata abatejo Sankta Martino en Laon (Francujo) petante lin, ke li fondus abatejon en la proksimeco de Loveno. Tiucele li donacis parkon kaj ĉaskastelon, el kio dum la sekvaj jaroj ekestis la parkabatejo.

Gotfredo la 6-a geedziĝis proksimume 1105 kun Ida von Chiny (mortinta en 1117/25), filino de Grafo Oto la 2-a (dinastio Chiny). Kun ŝi li havis almenaŭ kvin gefilojn:

Post la morto de sia unua edzino li geedziĝis je dua geedzeco kun Klementia, filino de Vilhelmo la 1-a de Burgonjo, vidvino de Roberto la 2-a de Flandrujo. La geedzeco restis sengefila.

Krom tio li havis ekstergeedzecan filon:

  • Joscelino de Loveno, geedziĝinta kun Agnes de Percy (Haus Percy)

La 25-an de januaro 1139 li mortis kaj estis entombigata en la benediktana abatejo Affligem. Lia posteulo estis Gotfredo la 2-a de Loveno, filo el lia unua geedzeco.

Literaturo redakti

Fonto redakti