La rojo Gräfenbach esta rojo, kiu fontas en Soonwald. Ĝi longas 26,1 km kaj fluas malrekte orientsudorienten tra la rejnlando-palatinata distrikto Bad Kreuznach je la okcidenta rando de Bad Kreuznach al la komunumo Rüdesheim. Ĝi enfluas apud Rüdesheim de maldekstre en la rojon Ellerbach.

Gräfenbach
Gräfenbach inter „Gräfenbacher Hütte“ (kabano Gräfenbach) kajArgenschwang
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanujo
Rejnlando-Palatinato
Hunsruko
Rivera reto Rejno
Longeco 26,1 km
Fluo
Fonto nordokcidente de la monto Ellerspring
- Alteco super marnivelo 573 m
- Koordinatoj 49° 55′ 7″ N, 7° 35′ 47″ O (mapo)49.9186111111117.5963888888889
Enfluejo apud Rüdesheim en la rojon Ellerbach
- Alteco ĉ. 119 m
- Koordinatoj 49° 50′ 36″ N, 7° 49′ 47″ O (mapo)49.8433333333337.8297222222222
Altecodiferenco ĉ. 454 m
Geografio
Map
Gräfenbach
vdr

Geografio redakti

Rivervojo redakti

La Gräfenbach fontas en Soonwald sur alteco de 573 m, ĉ. 1,3 km nordokcidente de la pinto de la monto Ellerspring (alteco 656,8 m). De ĉi tie la rojo unue fluas en larĝa arbara valo inter du montaj dorsoj de la Soonwald nordorienten. Post 3,5 km la rojo ŝanĝas sian direkton en la naturprotektejon Glashütter Wiesen al sudoriento. Ĉi tie enfluas pluraj mallongaj flankriveroj de maldekstre, kiuj fontas en la regiono de la suda Schanzerkopf (alteco 643,4 m). Poste ĝi fluas inter la montoj Opel (alteco 649,3 m) kaj Hölzerkopf (alteco 603 m). Poste la rojo trafluas la vilaĝon Münchwald, kiu apartenass al la komunumo Spabrücken.

En malvasta valo la rivero turniĝas apud Argenschwang al orientnordoriento kaj atingas Dalberg. Ekde ĉi tie la rojo fluas konmence en orientsudorienta direkto al Wallhausen. Tie ĝi trafluas montetan vinkulturan pejzaĝon kaj trafluas Gutenberg kaj Hargesheim. Post du kilometroj la rojo enfluas apud la komunumo Rüdesheim, jam sur la teritorio de Bad Kreuznach, sur alteco de 119 m de maldekstre la rojon Ellerbach, kiu baldaŭ poste enfluas la riveron Nahe.

Akvokolekta bazeno redakti

Sur siaj 26,1 km longa, entute orientsudorienta vojo la rojo trafluas altecodiferencon de 454 m, kiu egalas al riverfundan deklivon de 17,4 ‰. Ĝi deakvigas areon de 76,730 km² trans Ellerbach kaj Nahe al Rejno kaj Norda Maro.

Flankriveroj redakti

Al la Gräfenbach fluas nur malgrandaj rojoj kunlongeco de nur kelkaj kilometroj. Pli grandaj rojoj estas la rojo de Eichhof, Dalbach kaj Mehlbach.

nomo situo longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
enfluejo; alteco
[m super marnivelo
DGKZ
Gaulstäbel-Brunnenbach maldekstre 0,9 2,024 485 254928-12
Glashütterbach maldekstre 2,2 2,750 477 254928-2
Daumenborn maldekstre 2,2 0,808 472 254928-32
Kohlwegbach maldekstre 1,5 1,135 466 254928-34
Reichenbach dekstre 2,7 2,898 419 254928-4
rojo de Eichhof dekstre 3,0 5,246 300 254928-52
Mehlbach maldekstre 2,3 5,809 249 254928-6
Rauhbach maldekstre 2,2 2,492 211 254928-72
Dalbach maldekstre 1,7 5,645 150 254928-8

Eksteraj ligiloj redakti