Grace BLAKELEY estas brita aŭtoro, komentisto kaj ekonomikisto ĉe la Instituto por Publika Politika Esploro (IPPR). Ŝi estis nomumita kiel ekonomika raportisto ĉe The New Statesman (angla vikipedio) en januaro 2019.[1] Ŝi estas demokrata socialisto, membro de la Laborista Partio kaj ĉeestas en la Nacia Politika Forumo de la partio.[2][3]

Grace Blakeley
Ekonomikisto, aŭtoro
Ekonomikisto, aŭtoro
Persona informo
Naskiĝo [[ ]] [[ ]]
en [[]], Britio
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Sankta Antonio • Lord Wandsworth College • Kolegio Sankta Petro • Sixth Form College, Farnborough
Okupo
Okupo ekonomikisto • publikigisto • esplor-instruisto • politika komentisto • kolumnisto
TTT
Retejo https://graceblakeley.co.uk/
vdr

Blakeley aperis en la britia televido kiel komentisto pri politiko kaj ekonomiko. Ŝi subtenas la Verdan Novan Interkonsenton (Green New Deal - en) kaj por Britio kaj je internacia nivelo.[4] La Verda Nova Interkonsento ('Green New Deal' - GND) estas la nomo de multaj proponitaj ekonomiaj programoj en Usono, kiuj enfokusigas ekonomian malegalecon kaj klimatan ŝanĝon. Ĝi estas nomata laŭ la programo New Deal de Franklin D. Roosevelt inter 1933 kaj 1936[5].

La unua libro de Blakeley,"Stolen: How to Save the World from Financialisation" (Ŝtelita: kiel savi la mondon de financiiĝo", estis eldonita la 10-an de septembro 2019.[6] Ĝi ricevis kaj pozitivajn kaj negativajn recenzojn.[7][8] Ŝi opinias ke post la financa krizo de 2008, kiu kreis grandegan malegalecon, ni "nur povas trakti kreskantajn ŝuldojn, malkreskantajn salajrojn, produktivecon kaj tutmondan varmiĝon se ni kontraŭbatalas la financan kapitalon”[9].

Ekstera ligilo redakti

(angla) Grace Blakeley | IPPR Arkivigite je 2019-05-17 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. Grace Blakeley appointed New Statesman economics commentator The New Statesman, 12a de novembro 2018. Alirita la 17an de februaro 2019.
  2. (angla) Cohen, Roger, "Socialism and the 2020 American Election", The New York Times, la 8-an de marto 2019.
  3. (angla) Evans, Albert, "Economist shuts down Michael Portillo with brutal analogy on why 'austerity doesn't work' ". i News, la 26-an de oktobro 2018.
  4. (angla) Grace Blakeley, "Why we need a Green New Deal to solve humanity's greatest challenge", The New Statesman, la 2-an de oktobro 2019
  5. (angla) Jeremy Lovell, "Climate report calls for green 'New Deal' ", Reuters, la 21-an de julio 2008.
  6. (angla) "Stolen: How to save the world from financialisation by Brace Blakeley", Penguin Random House
  7. (angla) Grant, Michael, "Socialism or barbarism: a review of 'Stolen' by Grace Blakeley", Open Democracy, la 9-an de oktobro 2019.
  8. (angla) Zuluaga, Diego, "Grace Blakeley's 'Stolen' is a tired invective against market capitalism", CapX, la 2-an de septembro 2019.
  9. (nederlanda) Wim Vermeersch, ‘Pak de banken aan zoals Thatcher de vakbonden aanpakte’ (Persekutu la bankojn kiel Tatcher persekutis la sindikatojn), Apache, la 18-an de novembro 2019, alirite la 25-an de novembro 2019.