Malfermi la ĉefan menuon

La graflando Longford (irlandlingve Contae an Longfoirt) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita meze de la insulo, je la nordo de Leinster. Pro areo de 1091 km² kaj siaj 34361 loĝantoj, ĝi estas unu el la plej etaj graflandoj de Irlando.

Graflando Longford
Irlande: Contae an Longfoirt
IrelandLongford.png
Situo de Graflando Longford
Geografia situo 53° 40′ N, 7° 45′ U53.666666666667-7.75Koordinatoj: 53° 40′ N, 7° 45′ U
Statistikoj
Provinco: Leinster
Ĉefurbo: Longford
ISO-kodo: IE-LD
Areo: 1 091 km²
Loĝantaro
(2006):
34 361
retejo: www.longford.ie
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Plejmulto el la graflando kuŝas ĉe la baseno de la rivero Shannon, kiu cetere difinas la okcidentan landlimon de tiu teritorio kaj enfluas en grandan lagon, Lough Ree. La plejaltaĵo estas Carn Clonhugh (279 m).

HistorioRedakti

La teritorio nun kongruanta kun la graflando Longford malnovtempe nomiĝis "Annaly" (irlandlingve Anghaile), kaj estis la tereno de la klano Farrell. Post la vikinga invado de la 12-a jarcento, Annaly estis cedita al Hugh de Lacy.

Ruinoj de pluraj monaĥejoj en Ardagh, Abbeylara, Abbeyderg, AbbeyshruleInchcleraun Island pruvas la malnovan kristan heredaĵon de tiu regiono.

EkonomioRedakti

Agrikulturo inkludas la bredadon de brutaro kaj ŝafaro, sed ankaŭ tritikon kaj terpomon.

UrbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti