Graflando Sicilio

normana graflando en la Sicilia insulo

La graflando Sicilio estis normana graflando sur la Sicilia insulo ekde 1071, ekestinte en milita konflikto kontraŭ la islama emirlando Sicilio, kiu ĝis tiam dum 4 jarcentoj regis la tutan insulon, konkerinte ĝin de la bizanca imperio: La graflando de la normana reganto Roĝero la 1-a komence en 1071 nur ampleksis la nordan parton de la insulo, sed iom post iom repuŝis la islamanojn pli kaj pli, ĝis en 1091 la lasta islama urbo de la insulo, Noto, konkeriĝis fare de la armeo de Roĝero la 1-a kaj ekde tiam la graflando ampleksis la tutan insulon. Ĝi transformiĝis al reĝlando Sicilio, kuniĝante kun la graflando Apulio kaj Kalabrio, kiam en 1130 la filo de Roĝero la 1-a kaj sekva grafo de Sicilio, Roĝero la 2-a, kroniĝis reĝo. Ĉefurbo de la regno estis Palermo.

Graflando Sicilio
1071 – 1130 Reĝlando Sicilio 

graflando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Sicilio Reĝlando Sicilio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr