Roĝero la 1-a de Sicilio, ankaŭ konata kiel Roĝero la 1-a de Hauteville, naskiĝis en Normandio en 1031 kaj forpasis la 22-an de julio 1101 en Mileto, Italio, ankaŭ nomata Bosso, aŭ la Granda Grafo, Jarl Rogeirr, estis la unua grafo de Sicilio.
Filo de la normanda nobelo Tankredo de Hauteville, sinjoro de Kotentino, kaj lia dua edzino Fredisenda, ekloĝis en suda Italio kiel vasalo de sia frato Roberto Gviskardo, duko de Apulio kaj Kalabrio. Li partoprenis en la rekonkero de Kalabrio kaj ĉefvidis la rekonkeron de Sicilio kiu tiam troviĝis sub regado de la islamanoj kaj ĉefe loĝata de grekaj ortodoksuloj.
En 1072, post konkero de Palermo, en Sicilio, lia frato Roberto investis lin kiel la Granda Grafo de Sicilio, kvankam li daŭre estis lia vasalo kaj, post la morto de Roĝero la 1-a, alprenis la titolon la filo kaj posteulo de Roberto.
Lia regado estis karakterizita per politiko de etna kaj religia toleremo, nekutima dum la Mezepoko. Li mortis en 1101 kaj sukcedis lin lia filo Simono.