Granda Montrealo
Granda Montrealo (france Grand Montréal; angle Great Montreal) estas la metropola areo centrita sur la grandurbo Montrealo. Ĝi havis 3 635 571 loĝantojn laŭ la rezultoj de la censo de 2006, kio faras ĝin la plej loĝata regiono en la provinco Kebekio kaj la dua plej loĝata en Kanado, post la Toronto Metropola Areo [1].
Granda Montrealo | ||
---|---|---|
Metropola areo | ||
metropolitan community of Quebec [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Kebekio | |
- koordinatoj | 45° 33′ 36″ N, 73° 39′ 36″ U (mapo)45.56-73.66Koordinatoj: 45° 33′ 36″ N, 73° 39′ 36″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 3 837,15 km² (383 715 ha) [+] | |
Areo | 3 837,15 km² (383 715 ha) [+] | |
Loĝantaro | 3 979 402 [+] (2019) | |
Denseco | 1 037,07 loĝ./km² [+] [+] | |
Granda Montrealo | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La termino Granda Montrealo estas uzata ordinarlingve por rilati al du malsamaj areoj, la censa metropola areo de Montrealo (CMA), determinita de la ŝtata statistika agentejo Statistiko Kanado ; kaj la Montreala Metropola Komunumo (france, Communauté Métropolitaine de Montréal (CMM) kaj angle, Montreal Metropolitan Community), kiu estas gvidita fare de prezidanto (nuntempe la urbestro de Montrealo Gérald Tremblay) [2][3].
Ĝeneralaĵoj
redaktiDu ĉefaj zonoj estas distingitaj ene de la areo,
- La interna ringo, formita de dense loĝitaj municipoj situantaj en la najbareco de la centra Montrealo. Inkludas la tutan insulon Montrealo, Lavalo kaj Longejlo ;
- La ekstera ringo, konsistigita de malalt-densecaj municipoj situantaj sur la periferio de la Montreala metropolitena areo. La plej multaj el tiuj grandurboj kaj urboj estas duonkamparaj. Specife, la esprimo eksteraj antaŭurboj rilatas al la antaŭurboj kiuj situas sur la norda bordo de la Sankta Laŭrenco (Norda Ringo sur la mapo), kaj tiuj kiuj estas sur la suda bordo de la sama rivero, kun la escepto de la grandurbo de Longejlo, (Suda Ringo sur la mapo).
La Montreala Censa Metropola Areo (CMA) ampleksas naŭdek municipojn kovrantajn areon de 4,258.97 km² kun populacio de 3,635,571 loĝantoj laŭ la 2006-datita censo. 1
La Montreala Metropola Komunumo (CMM) ampleksas okdek du municipojn kovrantajn areon de 3,838 km² kun laŭtaksa populacio en 2010 de 3,859,318 loĝantoj.
Listo de la plej grandaj urboj
redakti# | Urbo | Regiono | Loĝantaro (2016) |
---|---|---|---|
1 | Montrealo | Insulo Montrealo | 1,704,694 |
2 | Lavalo | Insulo Jesuo | 422,993 |
3 | Longejlo | Montereĝio | 239,700 |
4 | Terrebonne | Lanodierio | 111,575 |
5 | Brossard | Montereĝio | 85,721 |
6 | Repentigny | Lanodierio | 84,285 |
7 | Saint-Jérôme | Laŭrentidio | 74,346 |
8 | Blainville | Laŭrentidio | 56,863 |
9 | Mirabel | Laŭrentidio | 50,513 |
10 | Dollard-Des Ormeaux | Montrealo | 48,899 |
Referencoj
redakti- ↑ Grand Montréal: maintenant 4 millions de personnes (12 February 2015). Arkivita el la originalo je 20 October 2017. Alirita 30 April 2018.
- ↑ Communauté métropolitaine de Montréal. [rompita ligilo]
- ↑ La CMM et les MRC périmétropolitaines.