Lavalo (france Laval) estas urbo en sudokcidenta Kebekio, Kanado, la plej granda antaŭurbo de Montrealo. Ĝi okupas la insulon Jesuo kaj apudajn insulojn, norde de la insulo Montrealo. Ĝia loĝantaro de 368 709 (2006) faras de ĝi la tria plej granda urbo de Kebekio, de kiu ĝi konstituas administran regionon.

Lavalo
angle Laval, france Ville de Laval
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Laval
Moto: Unité, progrès, grandeur (unueco, antaŭiĝo, grandeco)
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Kebekio
Regiono Lavalo
Insulo Insulo Jesuo
Historia regiono Malsupra Kanado
Parto de Granda Montrealo
Situo Lavalo
 - alteco 91 m s. m.
 - koordinatoj 45° 34′ 39″ N 73° 44′ 42″ U / 45.57750 °N, 73.74500 °U / 45.57750; -73.74500 (mapo)
Areo 247,09 km² (24 709 ha)
Loĝantaro 401 553 (2011)
Denseco 1 625,13 loĝ./km²
Fondita 1965
Urbestro Gilles Vaillancourt
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo Metropolitan Montreal 122 FSAs H7A ĝis H7Y
Telefona antaŭkodo +1 450 kaj 579
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Laval, Québec
Retpaĝo: www.ville.laval.qc.ca
Urbodomo en Lavalo

Geografio redakti

La urbo okupas la tutan insulon Jesuo (île Jésus), kiu lokiĝas inter la riveroj des Mille-Îles norde kaj des Prairies sude; tiu lasta apartigas la insulon de Montrealo. La plejparto de la insula surfaco uziĝas por agrikulturo; la urba zono troviĝas ĉefe en la centro kaj sudokcidentaj bordoj.

Demografio redakti

Lavalo estas la kvara plej granda antaŭurbo en Nordameriko, post Misisogo (Ontario), Mesa (Arizono) kaj Surrey (Brita Kolumbio). De la loĝantaro 15,4 % naskiĝis ekster Kanado, nete sub la landa mezo, kaj 81,1 % de la loĝantaro nomas sin romkatolikaj.

Historio redakti

La insulon Jesuo prae enloĝis la Mohaŭkoj, kune kun la cetero de la nuntempa montreala regiono. La unuaj eŭropaj koloniistoj estis francaj jezuitoj en 1636, kiuj ricevis la insulon kiel senjorion. Oni ekagrikulturis en 1670. En 1675, François de Montmorency, Sieur de LAVAL, episkopo de Kebeko, ekposedis la insulon. En 1702 oni starigis paroĥon dediĉitan al sankta Francisko de Sales.

Post pli ol 200 jaroj de farmado, oni kreis en 1850 la unuan municipon: la vilaĝon de Sainte-Rose, sur la norda flanko de la insulo, kiu daŭris la centra komunumo dum la cetero de la 19a jarcento. En 1912 oni starigis la unuan urban municipon, Laval-des-Rapides, kaj sekve la vilaĝon de L'Abord-à-Plouffe kaj la vileĝiaturan urbeton de Laval-sur-le-Lac.

Por rimedi la problemojn de urbiĝado, L'Abord-à-Plouffe unuiĝis kun la komunumoj de Renaud kaj Saint-Martin por krei la urbon Chomedey en 1961. Pro ties bona funkcio, la kebekia registaro unuiĝis ĉiujn la 14 municipojn de la insulo (Comté de Laval) por krei la urbon Lavalo en 1965.

Politiko redakti

La aktuala urbestro nomiĝas Gilles VAILLANCOURT; li seĝas ekde 1989. La urbo dividiĝas en ses arondismentoj.

Edukado redakti

Lavalon servas unu Cégep (antaŭ-universitata kolegio), la Collège Montmorency. Ankaŭ troviĝas kampusoj de la Universitato de Montrealo kaj la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM).

Industrio redakti

Longtempe nur loĝkomunumo por laboristoj en montrealaj industrioj, Lavalo diversigis sian ekonomion kaj nun posedas plurajn industriajn kvartalojn (aparte en la altteĥnologia kaj farmaceŭtika sektoroj) kaj detalkomercajn centrojn. Ankoraŭ tamen gravas ŝtonminado kaj agrikulturo.

Transporto redakti

Ŝoseoj redakti

Lavalon transiras multaj rapidŝoseoj, alportantaj navedajn laboristojn de Lavalo kaj la norda riverbordo al Montrealo. En 2000, ŝosea ponto disfalis sur la rapidŝoseo 15, mortigante unu homon; poste en 2006, ponto super la rapidŝoseo 19 disfalis kaj mortigis 5 homojn, spronante enketon pri ĉiuj pontoj en Kebekio konstruitaj dum la sama epoko.

Publika transporto redakti

Lavalon servas la Société de transport de Laval, publik-transporta firmao, kiu administras aŭtobus-servon en la urbo kaj inter ĝi kaj la Metroo de Montrealo. Lavalon servas la oranĝa linio de la metroo per tri stacioj (Cartier, De la Concorde kaj Montmorency), kiuj malfermiĝis en 2007 post kvardek jaroj de planado. Ankaŭ servas la urbon kaj la nordan riverbordon du linioj de urbotrajno, la linio Deux-Montagnes kaj la linio Blainville-Saint-Jérôme, kiu ligiĝas kun la metroo.