Francisko el Sales

(Alidirektita el Francisko de Sales)

Francisko el SalesSankta Francisko de Salezo (france: François de Sales) (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1567 en kastelo Sales apud Annecy (Francio), mortis la 28-an de decembro 1622 en Liono (Francio)) estis princo-episkopo de Ĝenevo, rezidanta en Annecy. Destinita al juĝeja kariero, stude preparita en Padova kaj Parizo, advokatis kiel patrono de la Senato de Chambéry; sed liaj scioj pri la sanktaj Skriboj kaj agado de la Katolika Eklezio lin inklinigis al la katolika sacerdoteco, kiun li elektis, ordiniĝante en 1593: tuj petis kaj ricevis pastre ofici en la kalvinista Ĝenevo, kie post kelke da jaroj li enoficiĝis kiel episkopo, antaŭe kiel helpanto poste kiel titolulo, aparte engaĝita aplikadi la dekretojn de la Koncilio de Trento. En tiu urbo li tute praktikis sian saĝon kaj pastoralan mildon adresiĝante precipe al kalvinistoj, ankaŭ se devigita transloki sian oficialan episkopan sidejon al Annecy por pli libere agadi. Filotea kaj Traktado pri la dia amo estas liaj precipaj verkoj.

Sankta
Francisko el Sales
Doktoro de eklezio
Francisko el Sales (pentraĵo en Heimsuchungskloster, Oberonning, Bavario).
Francisko el Sales (pentraĵo en Heimsuchungskloster, Oberonning, Bavario).
Persona informo
François de Sales
Naskiĝo 21-a de aŭgusto 1567
en Sales ĉe Annecy
Morto 28-a de decembro 1622
en Lyon
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Annecy vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Padovo vd
Familio
Patro François de Sales de Boisy vd
Patrino Françoise de Sionnaz de Vallières vd
Gefratoj Jean-François de Sales vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo teologo • verkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Beatigo 18-a de decembro 1661 de Aleksandro la 7-a
Kanonizo 19-a de aprilo 1665 de Aleksandro la 7-a
Festotago 24-a de januaro
Atributoj koro, libro, skribplumo
Patroneco verkistoj, surduloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Francisko el Sales kiel 12-jarulo dum lia studado en Parizo
Papo Klemento la 8-a gratulas la Sankta Francisko de Salezo
La skulptaĵo de Sankta Francisko de Salezo ĉe la fasado de la preĝejo de Sankta Francisko de Salezo en Krakovo (Pollando)

Li fondis, kunlabore kun Sankta Johana Franciska Chantal religiulinan ordenon ĝin nomante “ordeno de la Vizitado (aludo al la vizito de Maria al Elizabeto, laŭ Luka evangelio), kies membrinojn la popolo indikis per kromnomo “Vizitadaninoj”. Kanonizita de papo Aleksandro la 7-a (1665), li estis establita kiel oficiala Doktoro de la Eklezio dum la papado de Leono la 13-a (1887) kaj proklamita de Pio la 11-a (1923) sankta patrono de ĵurnalistoj kaj de tiuj, kiuj konigas kristanismon per la komunikaj sociaj medioj.

Lia influo en la kulturo de la eŭropa dek-sesa jarcento redakti

Sankta Francisko el Sales estas konsiderata patro de la moderna kristana, kaj ne nur, spiritualeco, ĉar li influis la plej signifajn figurojn de la franca Grand siècle kaj de la tuta samjarcenta Eŭropo, altirante kaj al katolikismo eĉ kalvinistojn kaj al religio diistojn per skribaj verkoj kaj per dialogoj: liaj verkoj kaj karakteriza agado faras el Francisko el Sales unu el plej gravaj reprezentantoj de humanismo devota je franca stampo. Fakte, li estis sankta episkopo, enamiĝinta pri la vivo kaj belo de Dio, kiujn li sentigas per siaj verkoj kaj abunda interkorespondado kaj predikado.

Neforgesendas, ke al li inspiriĝis diversaj religiaj iniciatoj, aparte inter katolikoj, kiel la Salesa Familio estigita de Sankta Johano Bosco, kiu imitis kaj kreskigis la efikon de la Salesa Oratorio (junula eduk- amuzig-instrua renkontiĝo).

Lia memorinda diro. Antaŭ provokaj ofendoj, li respondis: “Ĉu vi volas, ke ene de unu horkvarono mi perdu tiun malmulton da mildeco, kiun mi akiris per dudek unu jaroj da intensa memregado?”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

[Tie estas raportitaj frazoj de la Salesa) http://it.wikiquote.org/wiki/Pagina_principale]

[1] [2] Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine