Oranĝa linio (metroo de Montrealo)

linio de la metroo de Montrealo

La oranĝa linio (angle Orange Line, france Ligne orange) (aŭ linio 2) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi estas la plej grava linio de la reto laŭ la longeco, nombro de pasaĝeroj kaj nombro de stacioj. Parto de la komenca reto en 1966, la oranĝa linio estis etendita en 1980, 1986 kaj 2007. Kun la flava linio, ĝi estas la dua linio iranta preter la teritorion de Insulo Montrealo, tiel priservante la urbon Laval. La oranĝa linio priservas la kvartalojn de Montrealo: Ahuntsic, Villeray, Petite Italie, La Petite-Patrie, Le Plateau Mont-Royal, Centre-Sud, Latin, Vieux-Montréal, Chinois, Centre-ville, Petite-Bourgogne, Saint-Henri, Notre-Dame-de-Grâce, Côte-des-Neiges kaj Saint-Laurent. La linio ankaŭ priservas la kvartalojn de Laval: Pont-Viau kaj Laval-des-Rapides.

L22-Oranĝa Oranĝa linio MTLMetroo de Montrealo

Place-Saint-Henri (Metroo de Montrealo)

Place-Saint-Henri (Metroo de Montrealo)
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto stm
Teknikaj trajtoj
Longo 30,0 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
31 stacioj
vdr


Reto de la Metroo de Montrealo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ligne orange (métro de Montréal) en la franca Vikipedio.