Granda patriota milito
Granda Patriota milito (ruse Великая Отечественная война) estas ĝeneraligita termino en Rusio kaj kelkaj post-sovetaj ŝtatoj por Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi komenciĝis la 22-an de junio 1941 pro neatendita atako kontraŭ Sovetunio flanke de la Tria regno kaj finiĝis per la germana kapitulaco la 9-an de majo 1945.
Historie, termino "Patriota milito" (ruse Отечественная война) estis uzata por la milito kontraŭ Francio de 1812. Dum la Unua mondmilito, multaj rusoj nomis ĝin la "Dua patriota milito" (ruse Вторая Отечественная война) aŭ "Granda tutmonda patriota milito" (ruse Великая Мировая Отечественная война).[1]
Termino "Granda Patriota milito" unue estis uzita de soveta ĵurnalisto Jemeljan Jaroslavski (1878-1943) la 23-an de junio 1941, en gazeto Pravda.[2] La termino celis enspiri la patriotismon de la soveta popolo, memorigante pri la iama glora milito kontraŭ Francio. Post la venka milito en 1945, oficiala historiografio de USSR nomis tiun militon la "Granda Patriota milito".
Utiligo de la termino
redaktiLa nomon "Granda patriota milito" uzis Stalin la 3-an de julio 1941 en sia radia parolo, en kiu li aludis al patriotismo de nacioj konsistigantaj Sovetunion kontraŭ atako de faŝistaj landoj. La termino rilatas nur al bataloj de Sovetunio kontraŭ Nazia Germanio kaj ties aliancanoj — Italio, Hungario, Rumanio, Finnlando, Slovakio kaj Kroatio.
Bataloj kaj aliaj gravaj eventoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2011-02-05) Leteroj de rusa soldato (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17 . (dokumentoj de 1941-1942)
- Stanislavo Belov (2010-12-27) Vortoj de la milito (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-13. Alirita 2019-03-13 . (la vivo de la urbo dum la Dua Mondmilito)
- Stanislavo Belov (2011-03-05) Tjumeno: du vizaĝoj de la milito (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-14. Alirita 2019-03-14 . (tjumenanoj en frontoj kaj ariergardo dum la Dua Mondmilito)
- Stanislavo Belov (2011-04-02) Milito de Nikolaj Peremibeda (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26 . (rememoroj de la soldato el Siberio)
- Stanislavo Belov (2010-10-16) La vivo kaj aventuroj de la fera Felikso (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17 . (historio de la vaporlokomotivo FD 21-3031, kiu laboris en Tjumeno dum la Dua Mondmilito)
- Stanislavo Belov (2010-09-22) Vaganta banejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26 . (historio de la trajno-banejo, konstruita en Sovetunio dum la Dua Mondmilito)
- Stanislavo Belov (2010-11-07) La kavaliro en kirasa felo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17 . (historio de la kirastrajno, konstruita en Sovetunio dum la Dua Mondmilito)