Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
granda abio
granda abio
granda abio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophytae
Klaso: Pinopsidoj Pinopsidae
Ordo: Koniferaloj Coniferales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies grandis (granda abio)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Abies grandis
branĉo de la granda abio

La granda abio, giganta abio (Abies grandis (DOUGLAS EX D.DON) LINDL.), sin.: Abies excelsior FRANCO), ankaŭ marborda abio, estas plantospecio de la genro Abioj (Abies) el la familio de la Pinacoj (Pinaceae).

DistribuadoRedakti

 
disvastigo de la marborda abio

La marborda abio hejmiĝas en la okcidenta Nordameriko. Ĝia disvastigejo estas laŭlonge de la Pacifika marbordo de Vankuvera Insulo kaj de Brita Kolumbio trans Vaŝingtonio kaj Oregono ĝis nordokcidenta Kalifornio. Ĝi ankaŭ kreskas en la interno de la lando oriente de Idaho kaj okcidenta Montano.

La granda abio kreskas en altoj de 1600 m super marnivelo sur profundaj, nutraĵriĉaj, humidaj kaj bone drenitaj grundoj. Ofte ĝi kreskas laŭlonge de riveroj. Ĝi kreskas kiel nuraj abiaroj aŭ en miksarbaroj kune kun Menzies-pseŭdocugoj, okcidenta lariko, Sitka piceo kaj okcidenta cugo.

En Mezeŭropo la granda abio estas unu el la plej gravaj neeŭropaj forstspecioj precipe en apudmaraj regionoj. Ĝi estas tre rapide kreskanta: ekde la kvina jaro la arbo formas jarajn ŝosojn ĝis unumetraj longaj kaj ĝi dikiĝas je trunka diametro tre rapide. Ĝi povas atingi en 50 jaroj altecon de 40 m kaj diametron de 50 cm. Ĝi estas pli tolerebla rilate la kreskolokon ol la blanka abio. Ĝi estas akceptema por radikpatogenaj fungoj kiel armilarioj.

PriskriboRedakti

La granda abio estas ĉiamverda arbo, kiu atingas alton de ĝis 85 m kaj trunkan diametron de ĝis 1,5 m. Ĝi povas atingi aĝon ĝis 300 jaroj. La arbokrono restas ĝis la alta aĝo, male al la blanka abio kaj Kolorado abio, pinte konusforma. La ritidomo estas ĉe junaj arboj brunece griza kun rezinvezikoj sed ankoraŭ restas glata ĝis arboalteco de pli ol 30 m. La recidomo de maljunaj arboj estas en la malsupra parto malbrile griza ĝis purpurgriza.

La malhelpurpuraj, recine gluitaj burĝonoj estas kun 2 mm tre malgrandaj kaj kovrataj sub pingloj. La pingloj estas ebenaj kaj duvice aranĝataj. La supra vico estas 1,6 ĝis 3 cm pli mallongaj ol la malsupraj, kiuj havas longecon de 2,5 ĝis 5,5 cm. La pingloj odoras al oranĝoj.

La flortempo de la granda abio estas de aprilo ĝis majo. Ĝi estas monoika. La masklaj strobiloj estas bluece ruĝa, purpuraj, oranĝkoloraj, flavaj aŭ verdaj. La inaj strobiloj estas dum la florado helverdaj, malhelbluaj aŭ purpuraj. La maturaj cilindroformaj strobiloj longas 5 ĝis 12 cm kaj havas diametron de 3 ĝis 3,5 cm; ili unue estas helverdaj aŭ grizaj kaj fine ruĝe brunaj. La 6 ĝis 8 × 3 ĝis 4 mm grandaj semoj maturiĝas en septembro. Ili havas flugilojn kiuj estas unu kaj duone pli longaj ol la semo. La ĝermantoj havas kvin sep ĝermfoliojn (kotiledonojn).

La kromozomnombro estas 2n = 24.[1]

Uzado de la lignoRedakti

La ligna kvalito de la arbo estas malbona. Ĝi taŭgas pro la moleco nur por fari paperon.

Grandaj ekzempleroj de la Marbordaj abiojRedakti

  • giganta abio ĉe la rivero Duckabush Trail, Olympic National Park, WA.: alteco 77 m, trunka diametro 185 cmr, trunka volumeno 68,3 m³ (1988)
  • abio ĉe la rivero Chilliwack, BC.: alteco 75 m, trunka diametro 220 cm
  • giganta abio en “ Glacier Peak Wilderness”, WA.: alteco 81,4 m, trunka diametro 158 cm, trunka volumeno 53,0 m³ (1993)

FontojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Tropicos. [1]

Eksteraj ligilojRedakti